Poludnica (monto)
monto en Slovakio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Poludnica. |
Poludnica (slovaka elparolo: /ˈpɔludɲɪt͡sa/) estas monto en Malaltaj Tatroj en Slovakio. Ĝia alto estas 1 549 m kaj troviĝas ĉe la limo inter la vilaĝoj Závažná Poruba kaj Liptovský Ján.
Polunica | |||
---|---|---|---|
Panoramo vidata de la pinto de Poludnica
| |||
national nature reserve • monto • protektata areo • former protected area | |||
Alteco | 1 549 m | ||
Situo | Slovakio Regiono Žilina Regiono Banská Bystrica | ||
Montaro | Malaltaj Tatroj | ||
Geografia situo | 49° 1′ N, 19° 38′ O (mapo)49.0211119.63167Koordinatoj: 49° 1′ N, 19° 38′ O (mapo) | ||
| |||
Plej facila montgrimpo | De Závažná Poruba | ||
Ĝi estas alirebla piede per markitaj vojoj de Iľanovo (Liptovský Mikuláš), Závažná Poruba aŭ Liptovský Ján.
Esperanto redakti
Ĉiujare, komence de januaro, okazas Poludnica, renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj en proksima vilaĝo (Závažná Poruba aŭ Liptovský Ján). Tradicia programero estas supreniro al la monto Poludnica[1].
Referencoj redakti
- ↑ Poludnica - Renkontiĝo de E-vojaĝantoj. Alirita 2016-01-20.