Polusa stacio McMurdo

Stacio McMurdo estas antarkta esplorcentro troviĝanta sur Insulo Ross sur Antarkto. Ĝi estas gvidata de registaro de Usono pere de Antarkta programo de Usono, kiu estas parto de Nacia sciencista fondaĵo. Ĝi servas kiel sciencista laborejo de Usono kaj gvidanta centro por duono de la kontinento. McMurdo estas la plej granda polusa stacio sur Antarkto, kapabla enloĝigi 1258 homojn. Ĉiu personaro, kiu iras en aŭ for el polusa stacio Amundsen-Scott, trairos plej baldaŭ tra McMurdo.

Polusa stacio McMurdo
angle: McMurdo Station
polusa stacio
Polusa stacio McMurdo
Oficiala nomo: McMurdo Station
Deveno de nomo: nomita omaĝe al Archibald McMurdo
Lando Usono Usono
Kontinento Antarkto
Insulo Insulo Ross
Montaro Transantarkta Montaro
Situo Polusa stacio McMurdo
 - alteco 10 m s. m.
 - koordinatoj 77° 50′ 47″ S 166° 40′ 06″ O / 77.84639 °S, 166.66833 °O / -77.84639; 166.66833 (mapo)
Esploristoj -
 - somere 1 000
 - vintre 200
Biomo neĝo
Estiĝo 1956
Unua alveno Archibald McMurdo farinto de mapoj
 - dato 1841
Horzono UTC (UTC+12)
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Situo enkadre de Antarkto
Vikimedia Komunejo: McMurdo Station
Retpaĝo: Polusa stacio McMurdo
Map
Interne de la areo de la stacio
Stacio McMurdo el birda perspektivo

Transporto redakti

McMurdo estas ununura loko en Antarkto, kiu havas marhavenon.

Stacio McMurdo havas sian flughavenon – Williams Field airport, kiu havas 3 aviaj dromoj.

  • Pegasus Ice Runway (IACO: NZPG), daŭra avia dromo proksime de Black Island (Nigra insulo)
  • William’s Field (IACO: NZWD), daŭra neĝa avia dromo
  • Sea Ice Runway (IACO: NZIR), nedaŭra (jara) avia dromo, konstruita sur maro en la plej malalta punkto al la stacio

La flugkomuniko estas certigita el Nov-Zelando.

Ekipaĵoj kaj interesaj lokoj sur McMurdo redakti

  • Albert P. Crary Science and Engineering Center (esperante: sciencista kaj inĝeniera centro de Albert P. Crary, CSEC)
  • Chapel of the Snows (Kapelo de neĝoj)
  • Observation Hill (Observema monteto)
  • Discovery Hut, budo el ekspedicioj de Robert Falcon Scott el la jaroj 1901-1903
  • Memortabulo al tri aviadistoj mortigitaj en la jaro 1946 dum esploro de tiu ĉi teritorio (Operation Highjump)

McMurdo en populara kulturo redakti

Stacio McMurdo estis okazejo de diversaj romanoj, ekz. At the Mountains of Madness de H. P. Lovecraft; menciita ĝi estis eĉ en kelkaj filmoj, ekz. Aĵo (filmo), Dark Star, Eight Below aŭ kiel mencio en serioj Entrudulo kaj Stargate SG-1.

Galerio redakti

Eksteraj ligiloj redakti