Pomme de Terre (el la franca: terpomo) estas lago situanta en sudokcidenta Misurio, Usono, je la kunfluo de la riveroj Lindley kaj Pomme de Terre. La lago situas en la sudo de la konteo Hickory (Misurio) kaj en la nordo de konteo Polk (Misurio), je 80 km norde de Springfield, Misurio. La nomo estas franca kaj tradukiĝas kiel "terpomo".

Pomme de Terre, Misurio
lago
Situo Konteoj Hickory kaj Polk, Misurio
Speco de la lago Rezervujo por regi inundojn
Datenoj
Koordinatoj 37° 54′ 6″ N, 93° 19′ 13″ U (mapo)37.901666666667-93.320277777778Koordinatoj: 37° 54′ 6″ N, 93° 19′ 13″ U (mapo)
Pomme de Terre, Misurio (Misurio)
Pomme de Terre, Misurio (Misurio)
DEC
Pomme de Terre, Misurio
Pomme de Terre, Misurio
Map
Pomme de Terre, Misurio
Supermara alteco f1839 ft
Surfaca areo 7820 akreoj (multcela baseno)
16100 akreoj (inunda baseno)dep1f5
Borda longo1 113 midep1
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

La lago estas parto de serio de lagoj en la regiono de la rivero Osage, desegnita) kaj konstruita de inĝenieroj de la Usona Armeo por kontroli inundojn. La konstruado komenciĝis en 1957 kaj estis plenumita en 1961 je kosto de 14.946.784 usonaj dolaroj. La stokado de akvo komenciĝis la 29-an de oktobro 1961.

La Akvobaraĵo estas najbara al la ŝtata parko Pomme De Terre kaj krucigita de la vojo 254. Ĝi konsistas el 4-metra cirkla tunelo kun du rektangulaj servopordoj kaj unu cirkla flupordego. La akvobaraĵo estas 2.204 metrojn longa, 9 metrojn larĝa ĉe la supero kaj 290 metrojn larĝa ĉe la fundo.

Du brakoj de la lago foriras de la akvobaraĵo, la brako Pomme de Terre sekvas la samnoman riveron laŭ 17 mejloj, la Lindley-brako la Lindley-riveron laŭ 12 mejloj.

Turismo redakti

Ekzistas pli ol 650 tendejoj laŭ la lago kaj du publikaj strandoj por naĝado. Ekzistas ebloj por akvoskiado kaj aliaj akvaj sportoj.

Ĉiun 4-an de julio, en la nacia tago de Usono, la loka komercĉambro organizas artfajraĵon lanĉitan de insulo, proksima al la baraĵo.

Pomme de Terre estas konata pro fiŝkaptado.

Datumoj redakti

  • Surfaca areo: 32 ĝis 65 m² laŭ akvonivelo
  • Bordolinio: ĉ. 182 km laŭ akvonivelo
  • Alto: 256 m super marnivelo

Eksteraj ligiloj redakti