Pondus estas bildstrio kun samnoma ĉefrolulo kreita de la norvega desegnisto Frode Øverli. De la komenca en 1995 (tiam nomita "A-laget"), ĝi estiĝis unu el la plej sukcesaj bildstrioj en Skandinavio. La serio fariĝis tre populara pro sia ĉiutaga lingvo kaj humoro. Pondus tradukiĝas en multaj lingvoj, inkluzive la latina, samea, sveda, dana, finna, islanda, franca kaj angla.

Pondus
bildostrio
Aŭtoroj
Aŭtoro Frode Øverli
Lingvoj
Lingvo norvega lingvo
Eldonado
Eldondato 28-a de oktobro 1995
vdr

La strio aperas en pli ol 100 gazetoj. Ĝi aperas tage en multaj grandaj norvegaj gazetoj, plej konate Dagbladet, kaj estas tage publikigata ankaŭ en kelkaj svedaj gazetoj kaj gazetoj en Danlando, Islando kaj Finnlando.

Ekde 2000 Pondus havas sian propran magazinon, kaj la sekvanta jaro Pondus-magazino aperis ankaŭ en Svedio.

Ekde numero 1, 2007, la magazino de Norvega Junularo Esperantista, Inter ni dirite, enhavas esperantlingvan version de Pondus.

En 2013 ĉe la eldonejo Saluton.no aperis la unua volumo en Esperanto, en la traduko de Judith P. Abrahamsen, Pondus: Maltrafoj.

Eksteraj ligiloj redakti