Pontarion

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Pontarion estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 379 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Pontarion
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Pontarion (ĉefurbo)
INSEE kodo 23155 [+]
Poŝtkodo 23250
Kodo laŭ INSEE 23155
Politiko
Urbestro S-ro Jacky Guillon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 379 (1 999)
Loĝdenso 72 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°59′54″N 1°51′02″O  /  45.99833°N, 1.85056°O / 45.99833; 1.85056 (Pontarion) (mapo)Koordinatoj: 45°59′54″N 1°51′02″O  /  45.99833°N, 1.85056°O / 45.99833; 1.85056 (Pontarion) (mapo)
Alto 435 m - 561 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,25 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Pontarion en Francio
45° 59′ 54″ Nordo 1° 51′ 02″ Oriento / 45.9983333333 °N, 1.85055555556 °O / 45.9983333333; 1.85055555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pontarion [+]
vdr
Blazono de Pontarion.
Blazono de Pontarion.

Geografio redakti

Pontarion etendiĝas sur 5,25 km², kaj havis 379 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 72 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Pontarion situas je alteco de 561 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Pontarion apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jacky Guillon, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj redakti

Kastelo estis konstruita en Pontarion en la 15-a jarcento por la vicgrafo de Aubusson.

Administrado redakti

Pontarion estas la ĉefurbo de la kantono de Pontarion. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti