Ponto de la Kvincentjariĝo
La Ponto de la Centjariĝo (hispane Puente del Centenario), populare, kvankam neoficiale Ponto de la 5-a Centjariĝo aŭ de la Kvincentjariĝo (Puente del V Centenario), estas stajponto situanta en Sevilo (Andaluzio, Hispanio) kiu permesas la transiradon tra la preterirejo SE-30 ĉe la rivero Gvadalkiviro. Temas pri la ponto kiu plej sude situas en la urbo kaj la unua ekde la enfluejo de la rivero. La ponto havas 120 metrojn (alteco), kreante 265 metrojn da longeco. Ĝia planko troviĝas je maksimuma alteco de 45 metroj super la Gvadalkiviro por ne ĝeni la pason de ŝipoj al la haveno de Sevilo.
Ponto de la Kvincentjariĝo | ||
---|---|---|
vojponto [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Regiono | Andaluzio | |
Situo | Sevilo | |
- koordinatoj | 37° 20′ 57″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo)37.349178038016-5.993157101125Koordinatoj: 37° 20′ 57″ N, 5° 59′ 35″ U (mapo) | |
Longo | 565 m | |
Alteco | 102 m | |
Malfermo | 15-a de novembro 1991 | |
Ponto de la Kvincentjariĝo | ||
Vikimedia Komunejo: Puente del Centenario [+] | ||
La ponto iniciatiĝis kiel parto de la infrastrukturoj de la Internacia ekspozicio de Sevilo (1992) kaj laŭ la populara nomigo memorigas unuavice pri la 5-a centjariĝo de la tielnomata malkovro de Ameriko fare de la eŭropa publika konscio en 1492. Fakte ĝi dekomence aludis al la suba rivera "kajo de la centjariĝo" konstruata pro la centjariĝo de la moderna urba haveno en 1972.