Protektita pejzaĝa regiono Poodří

(Alidirektita el Poodří)

PPR Poodří estas protektita pejzaĝa regiono, fondita la 27-an de marto 1991. Ties areo estas 81,5 km². Ĝi estis establita pro kaŭzo de protektado de konservita roja fluo, senelirejaj branĉoj kaj ebenaĵaj arbaroj. Administracio de PPR Poodří havas sidejon en Studénka.

Protektata pejzaĝa regiono Poodří
ĉeĥe: Chráněná krajinná oblast Poodří
Naturrezervejo
Fiŝlago Kotvice en PPR Poodří
Oficiala nomo: Chráněná krajinná oblast Poodří
Kromnomo: Poodří
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distriktoj Distrikto Nový Jičín, Distrikto Ostrava-urbo
Administrado Studénka
Montaro Moravia pordego
Inter urboj Jeseník nad Odrou, Ostrava
Rivero Odro
Situo Protektata pejzaĝa regiono Poodří
 - alteco 212 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 05″ N 17° 58′ 23″ O / 49.65139 °N, 17.97306 °O / 49.65139; 17.97306 (mapo)
Areo 81,5 km² (8 150 ha)
Plantaro betula karpino, tigfrukta kverko, tilia cordata
Proklamita 27-a de marto 1991
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: CHKO Poodří
Portalo pri Geografio
Map
Hottonia palustris
Elaviadila vido al PPR Poodří

Situo redakti

PPR Poodří troviĝas en Moraviasilezia regiono kaj ĝi trafas teritoriojn de distriktoj Nový Jičín kaj Ostrava.

Etareaj protektataj teritorioj redakti

Natura parko (NP) redakti

Nacia natura rezervejo (NNR) redakti

Natura memorigaĵo (NM) redakti

Geomorfologio redakti

PPR Poodří etendiĝas laŭlonge fluo de rivero Odra, inter municipoj Jeseník nad Odrou kaj Ostrava. Rilate al ties vala situo ne estas en ĝi grandaj altecaj diferencoj. la plej malalta punkto de PPR Poodří estas en Arbaro de Polanka - 214,1 m.s.m. kaj la plej alta punkto okcidente de Kunín - 293,5 m.s.m.

Klimataj rilatoj redakti

PPR Poodří troviĝas en milde varma regiono. La mezproksima pojara temperaturo estas ĉi tie proksimume 7-8,5°C. Dum jaro ĉi tie falas mezproksime ĉirkaŭ 700 mm da pluvo. Dum jaro ĉi tie falas ĉirkaŭ 1 metro da neĝo.

Plantaro redakti

En PPR Poodří aperas kvanto kaj akvaj kaj herbejaj kaj arbaraj plantoj. Ĉe la akvaj areoj aperas precipe karekso kaj fragmito. Ĉe la blindaj rojaj ŝultroj ekzemple aperas endanĝerigita Hottonia palustris. La arbaroj prenas proksimume 10% da teritorio de ŜPR Poodří. Tre abunde aperas en ili betula karpino, tigfrukta kverkotilia cordata.