Luŝun

(Alidirektita el Port Arthur)

Lu-ŝun (pinjine Lǚ-shùn, pli frue Port Arthur) estas urbo kaj militista haveno en Ĉinio, regiono Liaoning sur suda pinto de la Liaotung-duoninsulo. Haveno de Lü-shun estas sengalacia dum la tuta jaro kaj elstara profunda. Ĝi situas ĉe strategia tre grava punkto, ĝi kontrolas la marvojon al Po Hai-golfo, al Tienĉin.

Luŝun
distrikto de Ĉinio • urbo
Administrado
Poŝtkodo 116041
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 216 212  (2010) [+]
Loĝdenso 425 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 51′ N, 121° 15′ O (mapo)38.850833333333121.25694444444Koordinatoj: 38° 51′ N, 121° 15′ O (mapo) [+]
Areo 508,26 km² (50 826 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Luŝun (Ĉinio)
Luŝun (Ĉinio)
DEC
Luŝun
Luŝun
Situo de Luŝun

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lüshunkou [+]
vdr

Ĝi estis grava ĉina haveno de Sud-Manĉurio, en la 2-a jc. A.K. ekis de tie la militiroj de la Han-dinastio kaj en la 7-a jc. Tiuj de la T'ang-dinastio. En la 15-16-aj jarcentoj – dum la Ming-dinastio (1368–1644)- ĝi estis fortikaĵa haveno. Ĝin okupis la manĉuoj en 1633 kaj dum la Ch'ing-dinastio (1644–1911), ĝi iĝis grava defenda punkto. Oni nomumis ĝin en 1878 al ĉefbazo de la moderna ĉina Peiyang-floto.

Dum la ĉina-japana milito (1894–95) okupis ĝin la japanoj, kiuj akiris en la packontrakto lurajtojn pr ila teritorio, sed interveno de la okcidentaj potencoj redonigis la havenon al Ĉinio.

Rusio faris ĉion eblan por akiri senglacian havenon en la Pacifiko, tiel – post kiam la germanoj okupis Chiao-chou – ĝi en 1897 okupis la Liaotung-duoninsulon. En 1898 Rusio akiris lurajton je la duoninsulo kaj rajtis konstrui ĉe Harbin flankajn fervojajn liniojn al la ĉina orienta fervojo. Tio ebligis konekton al la transsiberia fervojo.

La rusoj uzis la havenurbon kiel mararmean apogbazon kaj ili ekis konstrui komercan havenon. La rusoj finkonstruis fervojan linion en 1903 al Harbin. Dum la rusa-japana milito (1904–05) , Port Arthur estis la ĉefa celo de la japanaj atakoj. En majo de 1904, la japana armeo tranĉis la konekton de la duoninsulo al plia parto de la kontinento, okupis havenon de Dairen. La rusaj fortoj retiriĝis al la bazo de Port Arthur, kiun la japanoj okupis baldaŭ.

La paco de Portsmouth (1905) donis al Japanio Port Arthur. La japanoj nomumis la urbon Ryojun kaj igis ĝin administra kaj militista centro de la gubernio (pli poste translokita la Dairen). Tie estis ankaŭ la ĉebazo de la kuantunga armeo (pli poste translokita al Mukden) kaj iĝis bazo, de kie ekis la japanoj militirojn en Manĉurio, norda Ĉinio.

Oni interkonsentis en konferenco de Jalto, ke la Liaotung-duoninsuo devas iri al posedo de la Sovetunio. Ĉinio kaj la Sovetunio subskribis en 1945 amikecan kaj aliancan traktaton en Moskvo. Laŭ tiu traktato, la mararmean bazon de Port Arthur uzas la du landoj komune (dum 30 jaroj), sed pri la defendo respondecas la Sovetunio kiu kontrolas la tutan duoninsulon – krom haveno de Dairen. La sovetaj trupoj forlasis Port Arthur en 1955 kaj la urbo iĝis ekde tiam grava ĉina marbazo.

Luŝun havas nun du gravajn partojn: la orienta parurbo kun la haveno kaj la okcidenta novurbo kun loĝdomoj.