Port Grimaud [pOr grimO] estas vilaĝo en suda Francio, ĉe la Mediteraneo. La svisa arkitekto François Spörry fondis ĝin dum la 1960-aj jaroj. Ĝi estas planita vilaĝo, uzanta tradician mediteranian arkitekturon.

Port Grimaud
vilaĝo
banurbokvartalo
Administrado
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Departemento Var
Arondismento arondismento Draguignan
Komunumo Grimaud
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 43° 16′ N, 6° 35′ O (mapo)43.2721396.580278Koordinatoj: 43° 16′ N, 6° 35′ O (mapo) [+]
Port Grimaud (Var)
Port Grimaud (Var)
DEC
Port Grimaud
Port Grimaud
Situo de Port Grimaud
Port Grimaud (Francio)
Port Grimaud (Francio)
DEC
Port Grimaud
Port Grimaud
Situo de Port Grimaud

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Port-Grimaud [+]
vdr

Ĝi havas multajn kanalojn. Preskaŭ ĉiu domo havas ejon por boato. La vilaĝo aspektas kiel malgranda Venecio. En ĝia mezo estas preĝejo, oficejoj, vendejoj, restoracioj. Parto de la stratetoj estas fermitaj por neloĝantoj por gardi la privatan atmosferon de la loĝantoj. Por turistoj estas ebleco lui domon aŭ loĝejon, la posedanto profitas de tio.

La vilaĝo fariĝis modelo por aliaj similaj projektoj kiel Puerto de Mogan en Gran Canaria kaj Palm Islands en Dubajo.

Literaturo redakti

  • Charles Jencks: The Language of Post-Modern Architecture (angle: la lingvo de postmoderna arkitekturo), eldonejo Rizzoli, 1984, ISBN 0847805719, aparte p. 106

Eksteraj ligiloj redakti