Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/10

Georges Lagrange
Georges Lagrange

Georges Lagrange (naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1928, mortis la 30-an de aprilo 2004), esperantiĝis en 1947, tradukisto (de teatraĵoj de kanzonoj kaj de aliaj verkoj), verkisto de poezio, de teatraĵoj, de noveloj kaj de (krim-)romanoj sub pseŭdonimo Serĝo Elgo, membro de FEI, akademiano, kunlaboranto de PIV 2002, kunrespondeculo de Kvinpetalo.

George Lagrange naskiĝis en Gagny (antaŭurbo de Parizo) kiel filo de René Lagrange, tajloro (1891 - 1946) kaj de Madeleine Ducharne, vestpurigistino (1892 - 1968). La patro venis el vinprodukta regiono Yonne kaj pro malbonaj ekonomiaj kondiĉoj en sia vilaĝo aliris Parizon kiam junulo. Tie li ekmetilernis pan- kaj kuk-faradon.