Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/56

Gandhi en Sudafriko
Gandhi en Sudafriko

Mohandas Karamchand GANDHI [mohandas karamĉand gandi] (hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, en Esperanto Mahatmo Gandhio) naskiĝis en la 2-a de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato. Lia patro estis ĉefministro de la reĝlando de Raĝkot, kaj lia patrino estis profunde religiema, adoranto de Viŝnuo. Gandhi edziĝis 13-jaraĝe. Post baza edukado, oni decidis sendi lin al Britio por iĝi advokato. Li revenis al Barato en 1891, en la sekva jaro iris al la sud-afrika provinco Natal, por reprezenti baratan firmaon. Tie li renkontis fortajn rasajn antaŭjuĝojn, sed fariĝis fama advokato. Tuj post sia projektita reveno al Barato li eksciis pri propono de provinca leĝo, kiu forprenis de hindoj la rajton voĉdonan. Gandhi fondis la Baratan Kongreson por defendi la rajtojn de baratdevenuloj en Natal.