Portalo:Homoj/Homoj po semajno/33

Francisco Pizarro
Francisco Pizarro

Francisco PIZARRO (naskiĝis ĉ. 1471, mortis la 26-an de junio, 1541) estis unu el la hispanaj ”conquistadores”, kiu konkeris Peruon kaj fondis ĝian ĉefurbon je Lima.

Pizarro naskiĝis en Trujillo en Ekstremaduro, Hispanio, eble je 1471 (aŭ 1475). Li estis eksteredzeca filo de Gonzalo Pizarro, kiu kiel infanteria kolonelo batalis en Italio kaj en Navarro.

Preskaŭ nenion oni scias pri la junaĝo de Pizarro, sed certe li estis preskaŭ seneduka kaj analfabeta. Kiam la sciigo de malkovro de la Nova Mondo alvenis al la Hispanio, li estis en Sevilla kaj li enŝipiĝis por la Nova Mondo en la jaro 1509.