Pozalmuro

municipo en Hispanio

Pozalmuro [pozalMUro] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la nordoriento de la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco. La loknomo Pozalmuro estas etimologie komprenebla kiel Puto de la Muro.

Pozalmuro
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42112
Demografio
Loĝantaro 48  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 2° 6′ U (mapo)41.774444444444-2.1019444444444Koordinatoj: 41° 46′ N, 2° 6′ U (mapo) [+]
Alto 1 049 m [+]
Areo 36 km² (3 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pozalmuro (Provinco Sorio)
Pozalmuro (Provinco Sorio)
DEC
Pozalmuro
Pozalmuro
Situo de Pozalmuro
Pozalmuro (Hispanio)
Pozalmuro (Hispanio)
DEC
Pozalmuro
Pozalmuro
Situo de Pozalmuro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pozalmuro [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Pozalmuro en la provinco Sorio.
 
Ponto de senhomejo Masegoso.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 36,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 580 loĝantojn el la 1910-aj jaroj.

Ĝi distas 40 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Villar del Campo, Matalebreras, Tajahuerce, Ólvega kaj Hinojosa del Campo.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Quejigares y encinares de Sierra del Madero, okupanta 1 279 hektarojn, nome 33 % de la teritorio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

En la Censo de Pecheros de 1528 oni registris 59 pecheros, tio estas impostopagantaj familioj.​ La loko apartenis al la Comunidad de Villa y Tierra de Soria, formante parton de la Sexmo de Tera.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, tradicia arkitekturo, ponto, ŝoseo kaj turo de senhomejo Masegoso.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Bibliografio redakti