Preĝejo Nia kara sinjorino (Rastenberg)

La Preĝejo Nia kara sinjorino (germane: Stadtkirche Unsere liebe Frau) estas evangelia preĝejo en la centro de Rastenberg, Germanio (placo Coudrayplatz).

Urba preĝejo de Rastenberg

Historio redakti

Pitoreske sterniĝas la iama agrikultura kaj ripozuma urbo Rastenberg, kie la rivero Lossa trovis en la kuro de la tempo sian fluon tra la valo en la direkto de la Turingia Baseno, ĉepiede de la montaro Finne. Sur monteto super de la urbo troviĝas la restoj de la en 1321 detruita ŝtelkavalirburgo Raspeburg. De tie oni bone povis kontroli ĉiujn envalajn moviĝojn kaj postuli doganimpostojn.

En la centro de Rastenberg, kiu ricevis post 1350 la urbajn rajtojn kaj apartenis ekde 1485 al Turingio (lasta posedanta dukolando estis Saksio-Vajmaro-Eisenach) videblas belega urbodomo el la 16-a jarcento, renesanca-stila. Ĉar la tuta urbo konstruitis sur montoza tereno dekliviganta sin al la Lossa-rivereto, facilas por la preĝejo domini la tutan urbon.

Priskribo redakti

La preĝejo estas en la sudokcidenta parto de la urbokerno ĉe eminenta loko kaj jam delonge ĝi rimarkeblas por preterirantoj. Laŭtradicie estis tie ĉi iam monaĥinejo. Post la Reformacio la religia centro de la urbo restis samloka. Du elstaraj ĉefarkitekoj laborantaj por la kortego de Vajmaro agadis tie ĉi, unue Johann Moritz Richter: li konstruis i.a. kastelojn en Vajmaro, Weißenfels kaj Zeitz. Tamen nenio pri la aspekto de la preĝejo de 1824 konatas. Surloke konstruitis preĝejo en stilo historiisma kaj la inaŭguro estis en 1826. Faris ĝin Clemens Wenzeslaus Coudray, kiu estis ĉefartiktekto de 1816--45 de la Granda duklando de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj kreis ankaŭ en Vajmaro multajn aferojn.

Juvela parto de la interne relative modesta preĝejo estas la en 1827 de Johann Friedrich Schulze en Paulinzella konstruita organo, kies fassado historiisma nombriĝas inter la plej belaj siaspece en Turingio. Koncerne Coudray: specialistoj taksas tiun ĉi preĝejon la plej grava kaj memstara kreitaĵo de li en Meza Germanio.

Literaturo redakti

Sparkassen-Kulturstiftung Hessen-Thüringen (eld.): Kulturelle Entdeckungen. Thüringen. Band 3, 2010, ISBN 978-3-7954-2461-9, p. 204