Johann Friedrich Schulze

Johann Friedrich SCHULZE (naskiĝinta la 27-an de januaro 1793 en Rottenbach-Milbitz]], mortinta la 9-an de januaro 1858 en Rottenbach-Paulinzella) estis germana orgenfaristo originante mem el orgenfarista familio.

Johann Friedrich Schulze
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1793 (1793-01-27)
en Königsee
Morto 9-an de januaro 1858 (1858-01-09) (64-jaraĝa)
en Paulinzella
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruo
vdr

Vivo redakti

 
Orgenfasado de Johann Andreas Schulze (1789) en la protestantisma paroĥuja Mario-kirko en Stadtilm

1806 Johann Friedrich ekestis kompaniano de la patro Johann Andreas Schulze (1753–1806) komenciĝinte trejniĝon ĉe la orgenfaranto Johann Benjamin Witzmann en Stadtilm. Gefratojn Johann Friedrich ne havis. En 1815 li fariĝis nedependa inĝeniero translokonte la firmaon al Paulinzella. Sed kelkajn jarojn li aktivis ankaŭ en Mühlhausen. Baldaŭ li taksitis unu el la plej bonaj orgenfaristoj en tuta Eŭropo. Krom Eberhard Friedrich Walcker li estis la plej eksperimentema kaj progresema orgenfaristo en Germanlando.[1]

En 1820 li edzinigis Johanna Dorothea Sophia (fraŭline: Kühn) el Oberrottenbach. El iliaj infanoj du, nome Edmund Schulze (1824–1878) kaj Eduard Schulze (1830–1880), ankaŭ fariĝis orgenkonstruistoj. Post la morto de la patro ambaŭ, kune kun la frato Oskar (1825–1878, fizikisto, kemiisto kaj filozofo), entreprenistis sub la nomo J. F. Schulzes Söhne. Alia frato, Herwart Schulze (1836–1908) laboris en la sama entrepreno kiel skulptisto. La entrepreno tamen malfondiĝis en 1881 post la morto de Edmund, Oskar kaj Eduard Schulze.

Adolph Oskar Schulze (* 1857; mortojaro lia nekonatas), ununura filo de Edmund, iris en Usonon kie liaj spuroj perdiĝis. Ĉu li ankaŭ faris orgenojn oni ne scias.

Verkoj (elekto) redakti

De Johann Friedrich Schulze konatas pli ol 100 orgenoj. Jenas tie ĉi nur kelkaj el ili:

 
Gräfinau-Angstedt
 
Iserlohn
 
Eischleben

Disĉiploj redakti

Schulze ne nur majstre konstruis sed ankaŭ majstre instruis. Inter liaj disĉiploj jenas i.a.:

Literaturo redakti

  • Hans-Christian Tacke: Johann Gottlob Töpfer, Leben - Werk - Wirksamkeit. Kassel 2002, ISBN 3-7618-1577-8.
  • Markus Vette, Rolf Bothe, Albrecht Lobenstein: Zur Restaurierung der Schulze-Orgel in der Coudray-Kirche in Rastenberg. Eugenia-Verlag, Rastenberg 2011, ISBN 978-3-938853-15-3. (Schriftenreihe des Heimatvereins Rastenberg Nr. 2.)
  • Wolfram Hackel: Die Orgelbauerfamilie Schulze. In: Einweihung der restaurierten Schulze-Orgel in der Reformierten Kirche Iserlohn. 40 Jahre Evangelische Kantorei Iserlohn. Iserlohn, 1994.
  • Archiv der ev.-luth. Kirchgemeinde Königsee: nuptokatalogo de Milbitz kaj Oberrottenbach, noto de l 15.6.1820

Notoj redakti

  1. Uwe Pape: Lexikon norddeutscher Orgelbauer, vol.2 (Sachsen und Umgehung), eldonejo Pape, Berlino 2012, p.361, ISBN=978-3-921140-92-5
  2. Informoj ĉe orgendatenlisto
  3. Pri la restaŭrado en 1993/94. Arkivita el la originalo je 2009-01-05. Alirita 2018-05-05.