Preĝejo Saint-Germain de Rennes

Saint-Germain estas paroĥa preĝejo de Rennes situanta en la urbo-nova (fr: ville-neuve)[1]. Paroĥo de la riĉaj komercistoj-merceristoj kaj poste de la parlamentanoj, la konstruaĵo, flamgotika, estis starigita grandparte de la 15-a ĝis la 17-a jc. Ĝi ŝirmas la solan malnovan vitralon de Rennes same kiel altkvalitan orgenon.

Preĝejo Saint-Germain de Rennes
Okcidenta fasado de la konstruaĵo.
Okcidenta fasado de la konstruaĵo.
Loko
Ŝtato Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine
Koordinatoj 48° 6′ 41″ N; 1° 41′ 0″ Ok
Bazaj informoj
Rito Romkatolika
Arkitektura priskribo
Konstrustilo Gotika
Tipo de konstruaĵo Paroĥa preĝejo
Konstruado 15-a jc
Specifo
Ligiloj
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

La preĝejo estis klasita historia monumento ekde la 22-a de Septembro 1914[2] [3].

ArkitekturoRedakti

EksteraRedakti

InternaRedakti

VitralojRedakti

Granda parto de la vitraĵoj de la preĝejo Saint-Germain de Rennes estis faritaj en la 20-a jc de la vitrofaristo Max Ingrand, kiu ankaŭ verkis por la kapelo de la granda seminario, por la katedralo Saint-Pierre kaj por la preĝejo Toussaints. Tamen, krom la ĉefvitraĵo de la absido, konfuza kunmeto de fragmentoj de vitraloj de la 15-a jc kaj de la 16-a jc, la preĝejo ŝirmas la plej malnovan vitralon de la bretona ĉefurbo. Klasita en la 25-a de Majo 1909[4], ĝi arigas diversajn tabulojn de pluraj originaj vitraĵoj montrantaj la vivon de la Virgulino, la Pasionon aŭ la vivon de sankta Anna kaj sankta Joakimo aŭ tiun de sankta Johano la evangeliisto (orumita legendo de Jacques de Voragine).

MeblaroRedakti

OrgenoRedakti

 
La granda orgeno de la preĝejo Saint-Germain de Rennes.

La orgenmeblo de Saint-Germain devenus de la abatejo Notre-Dame de Prières, situanta sur la municipo de Billiers, en la diocezo de Vannes. La instalado, kiu okazis post la revolucia periodo, necesigis pligrandigon per platformoj kaj turetoj, por ricevi instrumenton de Pierre-François Dallery fabrikatan inter 1823 kaj 1826.

La firmao Daublaine-Callinet aldonis novajn tubarojn en 1841-1842 same kiel la firmao Merklin-Schütz en 1867. Post la dua mondmilito, la instrumento estis denove pligrandigita de la firmao Gütschenritter laŭ novklasika stilo.

La restaŭrado de la instrumento, farita de la firmao Renaud de Nantes en 1996, revenigis pli klasikan estetikon, tamen respektan al la romantikaj aldonoj de Merklin[5].

La orgenmeblo estis klasita en la 23-a de Novembro 1948[6], same kiel parto de la instrumento, la 27-an de Aprilo 1992[7].

La orgeno konsistas el:

  • 3 manaj klavaroj kaj unu pedalaro,
  • 36 tubaroj.

Pentraĵoj kaj skulptaĵojRedakti

Aliaj artaj objektojRedakti

 
Predikejo de la preĝejo Saint-Germain.
  • Predikejo de 1808, verko de Le Genvre, ornamita de bareliefoj montrantaj la evangeliistoj, klasita kiel historia monumento la 4-an de Februaro 1954[8].
  • Ĉefaltaro, laŭ la desegno de la Saint-Malo-a arkitekto Robert-Auguste Véron[9]. Origine destinita por la katedralo Saint-Vincent de Saint-Malo, ĝi datiĝas de la fino de la 18-a jc kaj de la komenco de la 19-a jc. Ĝi estis klasita en la 28-a de Februaro 1948[10].
  • Fermkrado de la kapelo de la baptujo (sub la turo), el forĝita fero kaj orumita, datiĝanta de la 18-a jc kaj klasita en la 15-a de Aprilo 1966[11].

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Vidu. la Remparoj de Rennes, 3.1 La dua ĉirkaŭmurego, aŭ Paul Banéat, Le vieux Rennes (eo: la malnova Rennes), Eldonejo Librairie moderne J. Larcher, Rennes, 1911, 678p..
  2. Datumbazo Mérimée:PA00090682
  3. Datumbazo Mérimée:IA00131074
  4. Datumbazo Palissy: PM35000448
  5. Paroĥo Saint-Germain de Rennes, L'orgue, Saint-Germain, Rennes., 14-paĝa libreto eldonita okaze de la inaŭguro de la restaŭrita granda orgeno, la 29-an de Septembro 1996.
  6. Datumbazo Palissy:PM35000453.
  7. Datumbazo Palissy:PM35000826
  8. Datumbazo Palissy:PM35000454
  9. Retpaĝo infobretagne, église Saint-Germain de Rennes.
  10. Datumbazo Palissy: PM35000449, PM35000450 kaj PM35000451
  11. Datumbazo Palissy:PM35000456.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Kanoniko Amédée Guillotin de Corson, Pouillé historique de l'archevêché de Rennes, Rennes, Fougeray et Paris, René Haton, 1880-1886, 6 vol. in-8° br., couv. impr. (havebla de Gallica).
  • Jacques mallet, Les campagnes de construction de l'église Saint-Germain de Rennes et leur signification artistique, Centre de Recherches sur les Arts Anciens et Modernes de l'Ouest de la France, Rennes, 1981, Arts de l'ouest, études et documents, Revue semestrielle, n° double 1980/1-2, p.69-90.
  • Collectif, Le Patrimoine des Communes d'Ille-et-Vilaine, Éditions Flohic, Paris, mars 2000, 2 tomes, (ISBN 2-84234-072-8).
  • Philippe Bonnet et Jean-Jacques Rioult, Dictionnaire guide du patrimoine. Bretagne, Éditions du patrimoine, Paris, 2002, 531p., (ISBN 2-85822-728-4).
  • Françoise Gatouillat et Michel Hérold, Les vitraux de Bretagne, Collection "Corpus Vitrearum", Vol. VII, Presses universitaires de Rennes, Rennes, 2005, 367p., (ISBN 2753501513).
  • Philippe Bonnet et Jean-Jacques Rioult, Bretagne gothique, Éditions Picard, Paris, septembre 2010, 485p., ISBN 978-2-7084-0883-8.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

  • Datumbazo Mérimée:IA00131074