Preĝejo Sankta Karlo Boromeo (Friedrichroda)

La Preĝejo Karlo Boromeo (germane: St. Karl Borromäus) estas romkatolika kirko en Friedrichroda, Germanujo. Ĝin konsekris en la 28.8.1901 episkopo Wilhelm Schneider. Komence la komunumo dependis de Gotao ĝis ekmemstareco en 1912. Ekde 2012 ĝi estas filio de la Bonifaco-komunumo de Gotao ene de la Dekanujo Meiningen en la Episkopujo de Erfurto.[1]

Karlo-Boromeo-kirko en Friedrichroda
Interno

Priskribo redakti

 
Malfrugotika triptiko

La preĝejo ĉe August-Eckard-strato 2a starigitis ĉ. en 1901 laŭ novgotika konstrustilo. Ĝi havas ĥorejon enmetitan kun triflanka finiĝo kaj grandaj plumbvitraj fenestroj. Ili bildigas la naskiĝon kaj la la krucumiĝon de Jesuo Kristo kiel ankaŭ la elverŝon de la Sankta Spirito. La turo alkonstruitis ĉe la suduesta angulo kiu havas ardezan faldtegmenton kun pinta spajro. Meze de la ĥorejo estas malfrugotika triptiko el la 14-a jarcento kiu staris iam en la goslar-a Mario-kirko. Meze videblas la kronado de Mario kun la gesanktaj Katarino, Kristoforo, Bonifaco kaj Sebastiano ĉirkaŭe. Maldekstre kaj dekstre sur la flankaj aloj staras la dek du apostoloj sen Judaso sed kun Paŭlo de Tarso anstataŭe. La altaraj eksteraĵoj estas pentritaj.

Ekster tio troviĝas maldekstre de la orgena galerio la figuro de Sankta Bonifaco. Meze de la orgena galerio spekteblas la kirkopatrono Karlo Boromeo, aliflanke Elizabeto de Hungario.

La orgeno kun 11 registroj sur du klavaroj kun pedalo konstruitis en 1955 fare de la potsdam-a firmao Alexander Schuke.[2] En la novfarita portovando de la triptiko estas nun la tabernaklo. La eŭkaristia lampo estas dekstre. Dum la lasta restaŭradlaboroj la altara zono novigitis. Apude estas predikejo; antaŭaltareje je la dekstra estas statuo de Sankta Jozefo kaj maldekstre de la Virgulino.

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Notoj redakti

Notoj redakti

50.8576510.56738