Preĝejo Sankta Lucio (Essen)

La preĝejo Sankta Lucio en Essen estis katolika filia kirko de la benediktana monaĥejo en Werden, urboparto de Essen (Germanio) . Sub abato Werinbert komenciĝis la konstruado de la preĝejo en la jaro 995, kaj en 1063 la kolonja ĉefepiskopo Anno la 2-a konsekris ĝin. Komence ĝi estis simpla halokonstruaĵo, kiu ĉirkaŭ la jaro 1100 ricevis pli malaltajn flankajn navojn, kiujn ritme ŝanĝantaj kolonoj separis de la ĉefnavo.

Preĝejo Sankta Lucio en Essen-Werden

Sekve de la sekularigo en 1803 oni uzis la domon ekde 1811 kiel grenstokejo kaj poste kiel loĝdomo, ĝis kiam oni forigis la enmetitajn intermurojn kaj enkonstruaĵojn ekde 1957. La rekonstruitan preĝejon oni denove konsekris en 1965.

En 1968 la skulptisto Elmar Hillebrand enmetis en la front- kaj dorsflankojn de la altaro po unu reliefon, en 1985 oni buntigis laŭ skizoj de Egon Stratmann (Hattingen, Ruhr) la internon de la preĝejo inkluzive la traboplafonon, parte sinapoge sur kolorhistoriaj fundamentoj. En la absido ankoraŭ troviĝas restoj de historiaj, figuraj elpentraĵoj.

En 1991 la domo ricevis bronzanportalon post malavara donaco.

Hodiaŭ en ĝi nur okazas porinfanaj kaj porlernantaj diservoj.

Eksteraj ligiloj redakti