Preĝejo Sankta Nikolao (Dienten)

La romkatolika paroĥuja Kirko Sankta Nikolao (germane: Pfarrkirche Dienten am Hochkönig) troviĝas idiliece situanta en la salcburgia komunumo Dienten am Hochkönig en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la dekanujo de Taxenbach. La preĝejo kaj la ĉirkaŭanta tombejo estas monumentprotektitaj.

Romkatolika Kirko Sankta Nikolao en Dienten/Salcburgio

Historio redakti

La kirko en la sudo de la vilaĝo staras sur tre kruda monteto je la piedo de la Hochkönig-montaro. Estis Dienten ekde mezepoko ĝis la jaro 1864-a gravega mineja regiono pri fero. La dunava gotika minista kirko kun baroka spajro havas tombejon tuj apudan. Ĝia una mencio endokumenta estis en 1410; la konsekron oni faris en 1410 kaj altrangigon je paroĥuja kirko en la jaro 1891. La jarojn 1971/72 iĝis profundaj restaŭradlaboroj.

Arkitekturo redakti

La suden orientiĝanta kirko havas longan navon kun ĉirkaŭanta soklego kaj dekliva seltegmento. La ekstere ogivarka kaj interne rondarka portalo je la norda frontono kun kruda triangula gablo havas ekde 1971 kontraŭventan ŝirmilon. La eosta flanko de la longa navo havas ĉe la unua akso kvadratan fenestron kaj supre rektangulan fenestron; en la dua akso ĝi havas rondan fenestron kaj en la tria akso ogivan portalfenestron. Okcidente la fasado montras ĉe la transiro al la altarejo grandegan pilastron apogan. La ĥorejo kun plurangula fino ankaŭ havas belajn detalojn arkitekturajn kaj kvin fenestrojn. La alkonstruitaĵoj eostaj de 1663 enhavas kapelon funebran kun rondarkan portalon norde. Tuj apudas duetaĝa sakristio malsupre de ambona tegmento kun rektangula pordo. Ĉe la sakristio estas la turo de 1685 kun modesta fasado. La turo havas rondarkajn sonajn fenestrojn kaj cepan spajron. Ĝi finiĝas per tenda tegmento.

Ekipaĵo redakti

Ĝis la restaŭro de la kirko en 1950 la ĉefaltaro havis portalojn oferdiradajn sur kiuj staris la statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo. Por la dekstra flanka altaro, la t.n. malevangelia aŭ vira flanko, kreitis procesimadono kun la bebo Jesuo de artisto originanta el la artistaj rondoj de Hans Waldburger post la jaro 1600. Por ĝi faris la ĉarpentisto Georg Jesacher el Saalfelden en 1693 la ĝis hodiaŭ ekzistantan altaron. La t.n. tronanta Virgulino kun bebeo estas malofta verko el transira tempo de manierismo al frubaroko. Ĝi troviĝas ekde 1974 en la muzeo Salzburg Museum en Salcburgo.[1] Anstataŭ tiu ĉi procesimadono troviĝas nuntempe tie statuo de Paŭlo el Tarso de la en 1950 forigita oferirada portalo.

Literaturo redakti

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Dienten am Hochkönig, Pfarrkirche hl. Nikolaus, p. 63–64.

Notoj redakti

  1. Verŝajne per la statuo ekkomercitis en 1950 kaj oni supozas ke temis pri arthistoria krimo de unua rango kun fraŭdado; komparu prie: Peter Rohrmoser: Eine thronende Madonna mit Kind. In: Salzburger Museŭmsblätter 335, Jg. 29, Salzburg 2016, o.p. [p. 2.]
47.3782413.001344