Dienten ĉe Hochkönig

(Alidirektita el Dienten am Hochkönig)

Dienten am Hochkönig [DI:Ntn am HOĤkenik] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [beCIRK CELamze:], aŭ simple Pinzgau, prononco [PINCgaŭ]). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 761 loĝantoj.

Dienten ĉe Hochkönig
Idilieca Nikolao-kirko antaŭ la giganta Hochkönig-monto
Idilieca Nikolao-kirko antaŭ la giganta Hochkönig-monto
Idilieca Nikolao-kirko antaŭ la giganta Hochkönig-monto
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5652
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 761  (2018) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 22′ N, 13° 0′ O (mapo)47.36666666666713Koordinatoj: 47° 22′ N, 13° 0′ O (mapo) [+]
Alto 1 071 m [+]
Areo 49,79 km² (4 979 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Dienten ĉe Hochkönig (Lando Salcburgo)
Dienten ĉe Hochkönig (Lando Salcburgo)
DEC
Dienten ĉe Hochkönig
Dienten ĉe Hochkönig
Situo de Dienten ĉe Hochkönig
Dienten ĉe Hochkönig (Aŭstrio)
Dienten ĉe Hochkönig (Aŭstrio)
DEC
Dienten ĉe Hochkönig
Dienten ĉe Hochkönig
Situo de Dienten ĉe Hochkönig

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dienten am Hochkönig [+]
vdr

La komunumo situas ĉe la piedo de Hochkönig-monto sur alteco de 1071 metroj super marnivelo. Urbestro estas Klaus Portenkirchner de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio. Proksimas envale la vilaĝo Maria Alm. Hodiaŭ ĉefe gravas turismoj vintra kaj somera.

Vilaĝopartoj redakti

Katastraj komunumoj estas Dienten (1.851,55 ha), Dientenbach (2.242,33 ha) kaj Schwarzenbach (882,53 ha); vilaĝopartoj estas Berg, Bodenberg, Bründl, Dorf, Lippenanger, Schattberg, Sonnberg kaj Schwarzenbach.

Historio redakti

Dienten unue menciitis en 963. Surloke estis ekde Mezepoko ferminejo kiu funkciis eĉ ĝis 1864. La nomo vilaĝa etimologias el la kelta vorto Tuenta (latine: rivulus torrens Tuontina), landlimiga rojo inter Pinzgau kaj Pongau.

La belega gotika paroĥuja Preĝejo Sankta Nikolao menciitis unuafoje en 1410. Ĝia antaŭa nomo estis Surmonteta kirko (germane: Kirche auf dem Bühel; ĝi estis tiam ankoraŭ el tofo). Nikolao-patroneco ekzistas ekde la 12.6.1505. La baroka turo aldonitis en la jaro 1685-a.

Vidindaĵoj kaj eventoj redakti

  • Katolika gotika surmonteta Nikolao-preĝejo
  • Minada muzeo pri prifierenda kvarmiljara tradicio
  • Gapminejo
  • Kamparana muzeo kun gapmuelejo
  • Kamparana teatro

Elstaruloj redakti

  • Johann Oberreiter (1803–1865), urbestro kaj spickuk- kaj kandelfaristo, ekzekutita post murdo pervenena
  • Jakob Viehauser (1869–1950), landa politikisto kaj urbestro
  • Albert Steidl (1927–2017), imposta konsilisto kaj politikisto por Leogang, deputito parlamenta ĉe Nacia Konsilio (Aŭstrio)

Literaturo redakti

  • Franz Portenkirchner: Heimatbuch Dienten am Hochkönig. Unsere Gemeinde in Vergangenheit und Gegenwart, dua eldono, Dienten 1992

Eksteraj ligiloj redakti