Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Petro (Teruel)

Turo de la preĝejo.

La Preĝejo Sankta Petro (nome de San Pedro) de Teruelo estas preĝejo de la 14-a jarcento apartenanta al la Mudeĥara arkitekturo de Aragono, deklarata Monda heredaĵo de UNESKO.[1] Ties sonorilturo, nomata ankaŭ la turu de Sankta Petro, estas la plej antikva ekzemplo de la teruela mudeĥaro kaj datas de la 13-a jarcento. La interno de la templo estis dekorita inter 1896 kaj 1902 en stilo modernisma novmudeĥara fare de Pablo Monguió Segura kaj la plastika artisto Salvador Gisbert, kiu starigis, krome, novan klostron. En unu de ties flankaj kapeloj kuŝis la Geamantoj de Teruelo. El 2005 ili estas vizitataj en la Maŭzoleo de la Geamantoj, nome muzea spaco konstruita apud la preĝejo.

En 1555 oni malkovris la mumiojn de la Geamantoj en la subplanko de unu de la flankaj kapeloj, kiu el tiam estos dediĉita al kapelo de la Geamantoj. En ĝi estis retablo dediĉita al sanktuloj Kosmaso kaj Damiano skulptita de Gabriel Joli, artisto de la retablo de la teruela katedralo, antaŭ 1537.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. «Mudejar Architecture of Aragon» (angle). UNESCO Culture Sector. [1] Konsultita la 25an de Aprilo 2017.

Eksteraj ligilojRedakti