Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Gräfentonna)

Belega protestantisma Preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo troviĝas en la strato Kirchstraße 3 en Tonna-Gräfentonna en Germanujo.

La Kirko Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Grafentonna
Panoramo de la interno
Ĉefaltaro kun skulptitaj reliefoj
Orgeno de Albin Hickmann
Kripto de la grafoj de Gleichen kaj Tonna

Historio redakti

Staras la kirko sur la loko de antaŭula el la 15-a jarcento. Jam en 1670 necesis novkonstruo pro kadukiĝo. En 1677 la komunumo venis en la manojn de la dukoj de Saksio-Gotao-Altenburg. En la 10.4.1690 komenciĝis la malkonstruo - kaj la brikoj reutiligitis tuj por la novkonstruotaĵo. La meto de la fundamenta ŝtono estis en la 20.4.1691 kaj rekonsekro festitis en la 13.11.1692. Enkirke estas krome ekde 1525 la kripto de la senjoroj de Gleichen; restaŭritis la kirko en 1985, la altaro en 1988. La preĝejo estas ĉefa por la eklezidistrikto Gräfentonna,[1] al kiu apartenas plue Burgtonna, Aschara, Eckardtsleben, Illeben kaj Wiegleben.

La ejo redakti

 
Ambono baroka

La ĥorejtura kirko kun ok ornamripo-fenestroj kun diversaj gotikaj ornamaĵoj datumas el la dua duono de la 15-a jarcento. Post fajrego en 1833 la supra etaĝo de la kirkoturo kaj ties okangula, ardezkovrita spajro devis refariĝi. La preĝejo havas tri rondarkajn pordojn en la mezoj de la flankoj uesta, suda ka norda kun sokloj kaj apogiloj. La pordo okcidenta portas la jardaton 1691 sur la ŝlosoŝtono. Supre de la supre kuŝanta fenestro estas blazonoj de la Gleichen- kaj de la Schönburg-senjoroj de 1543. Ĉeflanke estas la statuoj de la kirkopatronoj Petro kaj Paŭlo. La norda pordo portas la jardaton 1742.

Ĉe la turo estas duflanke alkonstruaĵoj. La suda estas el la 16-a/17-a jarcento kaj teretaĝe troviĝas bela volbo. Ĝi iam servis kiel sakristio. La norda alkonstruitaĵo estas el la 18-a jarcento. En 1691/92 la preĝejo alikonstruitis je halo kun duetaĝaj galerioj. La ok ĉefaj kaj la kvar angulaj pilastroj sur altaj sobaĵoj havas korintiajn kapitelojn ornamitajn per akantofolioj. Ili ja dividas la tuton en trinavan halokirkon. Ĉebalustrade estas bildoj kun scenoj el la Biblio.

Meblaro redakti

La impona, plurtavola ĉefaltaro estas mezepoka. La ambono el la jaro 1656 kiel la skulptita altaro kun malfrugotikaj reliefoj fariĝis iam por la pilgrimokirko de Grimmenthal. El la neglektita eksa pilgrimcentro ili venis unue en la kirkon de Kastelo Friedenstein. Post ties alikonstruo la aferoj transportitis al Gräfentonna en la antaŭulan kirkon. Partoj de la altaro, la reliefoj kaj la granda kruco reviras ĝis la fino de la 15-a jarcento. Kiam la aĵoj muntitis en Gräfentonna en 1692 kelkaj eroj aldonitis. Sur libere staranta meza pilastro de la interrompita suda galerio estas la ambono; kontraŭe al ĝi oni vidas la loĝion de la mecenatintaj senjoroj.

Baptopelvo portita de du puttoj kun riĉa ornamaĵo estas el la 18-a jarcento kaj la orgenfasado datumas de 1859. La orgeno kun du klavaroj, unu pedalo kaj 21 registroj konstruitis en 1898 fare de Albin Hickmann el Dachwig.[2]

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München / Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6.

Eksteraj ligiloj redakti

51.09257710.729388

Notoj redakti