Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (Belo Horizonte)

La Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo estas preĝejo en Belo Horizonte, regino Pampulha, Brazilo, ĉe la Universidade Federal de Minas Gerais kaj la stadiono de futbalo Mineirão, dezajnita de Oscar Niemeyer. Ĝi estas konsiderata unu el plaj famaj majstrovekoj de la moderna arĥitekturo en Brazilo. La konstruado okazis sub enorma polemiko.

Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo.
Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo (Belo Horizonte), de Oscar Niemeyer.

La kurbitaj konturoj denuncas ĝin kiel verkon de aŭdaca Oscar Niemeyer. Ene de ĝi oni montras 14 panelojn pri la vojo de la kruco, nome granda verko de Portinari. Ekstere imponas la kahelo-mozaikoj de la sama artisto kaj la ĝardenoj de Burle Marx. Pro kverelo inter la artistoj kaj la eklezianoj nur unufoje okazis diservo en la preĝejo, en la jaro 1956.

Preĝejo de Sankta Francisko el Asizo, vidita el la lago

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 19° 51′ 30.11″ S 43° 58′ 44.31″ U / 19.8583639 °S, 43.9789750 °U / -19.8583639; -43.9789750 (mapo)