Preĝejo Sankta Jakobo (Hegyhátszentjakab)

Preĝejo de Apostolo Sankta Jakobo estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Hegyhátszentjakab, kiu ricevis sian nomon pri la patrono de la preĝejo.

Preĝejo de
Sankta Jakobo
Preĝejo de Sankta Jakobo en Hegyhátszentjakab
Preĝejo de Sankta Jakobo en Hegyhátszentjakab
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hegyhátszentjakab
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento. En 1738 oni trakonstruis ĝin al baroko. Sakristio konstruiĝis en la 19-a jarcento. La lasta renovigo okazis en 1980.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo staras sur monteto kaj havas po unu turon kaj navo. La sanktejo estas duonronda. Apud la konstruaĵo estas aparta sonorilostablo. La mebloj devenis el la 18-a jarcento. Apud la impona ĉefaltaro skulptaĵoj situas pri Sankta Jozefo, Sankta Jakobo, sankta Triunuo kaj Sankta Antonio el Padovo.

Kermeso okazas en lasta dimanĉo de julio aŭ la 25-an de julio.

Fontoj redakti