Preĝejo de Sankta Klara de Porto
La Preĝejo Sankta Klara (Igreja de Santa Clara) estas katolika templo en la submunicipo (freguesia) Sé, en Porto, Portugalio. En ĝia interno estas unu de la plej bonaj montroj de arto de la orumita lignoĉizado de la Johaneca Baroko.
Preĝejo de Sankta Klara de Porto | |||
---|---|---|---|
kristana preĝejo monaĥejo kultura heredo | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | Gotika arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1457 | ||
Lando | Portugalio vd | ||
Situo | Cedofeita, Santo Ildefonso, Sé, Miragaia, São Nicolau e Vitória | ||
Adreso | Largo Primeiro de Dezembro | ||
Situo | |||
Geografia situo | 41° 8′ 33″ N, 8° 36′ 33″ U (mapo)41.1425-8.60916667Koordinatoj: 41° 8′ 33″ N, 8° 36′ 33″ U (mapo) [+] | ||
| |||
Konstruita flanke de la pli videbla parto de la Ferdinandaj Muregoj, la Preĝejo Sankta Klara estis kompletigita en 1457, same kiel la monaĥejo kun kiu ĝi faris ensemblon. Tio estis mendo de klarisaj franciskannoj kiuj klopodis por translokiĝi el alia monaĥejo, de la 13-a jarcento, en Entre Ambos-os-Rios, nuna Torrão. Je la nuligo de kelkaj monaĥejoj pli malgrandaj en diversaj lokoj inter la 15-a kaj 16-a jarcentoj, la monaĥinoj agregiĝis en Sankta Klara kunportante siajn rentojn, el kiuj unu estis paspago de ĉiuj varoj kiuj pasis laŭ la rivero Douro.
Fine de la 19-a jarcento, je la morto de la lasta monaĥino, la konvento fermiĝis kio rezultis en degradado de la konstruaĵo. Poste, estante ŝtata heredaĵo, kaj ricevinte necesajn laborojn, ĝi estis adaptita por sanservo kaj aliaj institucioj.
La eniro al la preĝejo fariĝas tra baroka pordo kun platereskaj elementoj, datita de 1697 kaj reformita en la 18-a jarcento, kum elementoj renesancaj kiel salomonaj kolonoj kaj korintaj kapiteloj. Interne videblas grandiozaj ornamaj orumitaj lignoĉizaĵoj de la unua duono de la 18-a jarcento.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Igreja de Santa Clara (Porto) en la portugala Vikipedio.