Preĝejo de la Sankta Petro en Rigo

Preĝejo de la Sankta Petro (latve: Svētā Pētera Evaņģēliski luteriskā baznīca) estas luterana preĝejo en Rigo, la ĉefurbo de Latvio, dediĉita al Sankta Petro. Tiu ĉi preĝejo ĉiam apartenis al Riganoj, ili komencis konstrui ĝin en 1209, kaj ĉiam ĝi estis la plej alta en la urbo. Apud la preĝejo oni povas vidi interesan statuon "Bremenaj muzikistoj", donaco de ĝemelurbo Bremen. Ankaŭ apud la preĝejo de la sankta Petro ofte kantas surstrataj muzikistoj.

Preĝejo de la Sankta Petro en Rigo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Latvio
Municipo Rigo
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luterana
Dato de konsekro 1209
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

Bombo trafis la turon en 1941. Dum longa tempo oni ne rekonstruis la preĝejon. Nur ekde 1973 oni povas vidi la turon el ŝtalo, 123,25 m altan kun koko sur la pinto. Oni povas ekskursi per lifto sur altecon de 72 metroj kaj vidi belegan panoramon.