Preria Paco-Parko

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.f

Preria Paco-Parko (angle Prairie Peace Park) estis parko en la prerio de Nebrasko, Usono dediĉita al paco. La parko malfermis ĉirkaŭ 2005. Per eksponoj de arto kaj naturo, la parko celis montri al la homaro la avantaĝon kaj utilon de interna, familia, komunuma, kaj monda paco.

Preria Paco-Parko
Geografio
Trajtoj
vdr

La 27-akrean parkon fondis Don TILLEY en 1993 kaj ĝi situas 8 mejlojn okcidente de la Nebraska ŝtat-ĉefurbo Lincoln.

Inkluzive de monumento dediĉita al Esperanto kaj Zamenhof, la parko enhavis monumentojn kiuj temis pri naturo, milito, agrikulturo, kreskado de la mondloĝantaro, amikeco, labirintoj, kaj multe da infanaj allogaĵoj.

La Esperantan monumenton konstruis kaj subtenas Nebraska Internaci-Lingva Asocio.

La parko malfermiĝis dum la printempaj kaj someraj monatoj.

Ekzistis kaŝkesto Esperanta en la parko.

La parko fermiĝis kaj la tereno vendiĝis en 2005; la konstruaĵo forbruliĝis en 2020 kaj la skulpturoj malaperis. La parko aktuale estas en ruinita ŝtato.[1]

Referencoj redakti

  1. Atlas Obscura. Ruins of Prairie Peace Park, Pleasant Dale, Nebraska. Konsultita la 9an de septembro de 2023.