Preskaŭkalva ekinopsido
Preskaŭkalva ekinopsido aŭ Echinopsis subdenudata estas plantspecio en la genro Ekinopsido el la familio de la Kaktacoj (Cactaceae). La epiteto de la specio estas el la latinaj vortoj „sub“ por sube kaj„denudata“ por nuda kaj signifas preskaŭ kalva.
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
' Echinopsis subdenudata ' Cárdenas | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiLa griz-verdaj, unuopaj plantkorpoj estas globformaj kaj je la vertoj iom kunpremitaj. La planto atingas altecon de 5 ĝis 8 cm kaj diametron de 7 ĝis 12 cm. Ĝi havas 10 ĝis 12, rektajn kaj akrajn ripojn sur kiuj estas etaj, kremkoloraj oblongaj-eliptaj areoloj, kiuj distancas je 1,5 cm unu de la alia. La dornoj estas grize brunaj kaj ofte kaŝitaj en la areola lano. La staranta meza dorno estas ĝis 2 mm longa. La 3 ĝis 7 ĉe la bazo ŝeliĝinta randaj dornoj fariĝas ĝis 1,5 mm longaj.
La blankaj ĝis helrozekoloraj, mallarĝe funelformaj iom kurbiĝintaj floroj estas 17 ĝis 20 cm longaj. Ili aperas proksime de la pinto. Ili malfermiĝas nokte. La palverda flortubo fariĝas ĝis 15 cm longa kaj atingas diametron de 7 cm . La elipta ovario estas 15 mm longa kaj 8 ĝis 10 mm larĝa. Ĝiaj purpuraj skvamoj estas pintaj kaj kovritaj de longaj blankaj kaj nigraj triĥomoj. La 12 mm longa pistilo estas kiel la anteroj blanka.
Disvastigo kaj sistematiko
redaktiEchinopsis subdenudata estas disvastigata apud Angosto de Villamontes en la komunumo Entre Ríos, departemento Tarija en Bolivio en alteco de 600 m. La disvastigejo eble estas ĝis Paragvajo.
La unua priskribo okazis 1956 fare de Martin Cárdenas.[1]
Referencoj
redakti- ↑ Cactus and Succulent Journal. Band 38, Nr. 3, 1956 , S. 71
Literaturo
redakti- Edward F. Anderson: Das große Kakteen-Lexikon. Eugen Ulmer KG. Stuttgart.2005. p. 244. ISBN=3-8001-4573-1
- Curt Backeberg: Die Cactaceae: Handbuch der Kakteenkunde. volumoII. Gustav Fischer Verlag. Stuttgart New York. 1983. dua eldono. p. 1283. ISBN=3-437-30381-3
- Walther Haage: Kakteen von A bis Z. Quelle & Meyer Verlag. Heidelberg. 1986. tria eldono. p. 1986. ISBN=3-494-01142-7