Preskripto estas perdo de rajto (aŭ de puneblo) pro tempopaso.

En civila juro kaj administracia juro, ŝuldoj kaj aliaj postuloj preskriptiĝas post tempospacoj difinitaj de leĝoj.

En kriminala juro, leĝoj difinas la tempospacojn, post kiam krimoj ne plu povas esti punataj.

La koncernaj tempospacoj varias laŭ naciaj leĝoj. Ekzemple en Germanio, la ĉefa tempospaco de preskripto estas 3 jaroj. Ĝi aplikeblas por ordinaraj ŝuldoj (ekzemple pro nepago de lukostoj) same kiel ĉe malgravaj deliktoj. Tamen la leĝoj difinas ankaŭ, sub kiaj kondiĉoj la preskripto estas haltigata kaj do ne aplikebla.