Prikristana doktrino

En la sintagmo Priristana doktrino, (aŭ Kristana doktrino). doktrino dvenas el la latina doctrina, docere ("instrui"). En la kristana tradicio tiu termino estas uzata larĝasence por priskribi la tutan korpuson de la kristanan instruitaĵaro au, mallarĝasence, por priskribi tion kio kristanoj kredas rilate apartajn kredaspektojn: ekzemple, la doktrino pri Dio, pri la naturo kaj destino de la homa kreitulo, pri Kristo, pri savo, pri Sankta Spirito, kaj similaĵoj. La doktrino povas esti konsiderita konstitua, aŭtoritata, normiga kaj/aŭ priskriba. Vera kaj malvera, sufiĉa kaj nesufiĉa, esenca aŭ neesenca.

La kristana doktrino ne estas la objekto de la kristana kredo. Kristanoj, do, ne kredas je tiu kaj tiu ĉi doktrino, aŭ je doktrina sistemo, sed je Dio kiu riveliĝis en la Biblio. Malgraŭ tio doktrinoj kaj doktrinaj sistemoj rezultas kiel ilia provo perracie kaj kohermaniere pripensi pri Dio je kiu ili kredas kaj tiel ekspliki kaj defendi siajn kredon kaj vivimanieron.

Ĉiuj kristanoj akordiĝas en la fakto ke la origina aserto de la kristana doktrino troviĝas en la Biblio. [1]

La plejgranda parto de kristanoj konsentas pri la fakto ke la kristana doktrino sekvas la instruon de la pra eklezio pri la kristana Sankta Triunuo kaj la Persono kaj la agado de Kristo[2]. La plej granda parto de kristanoj povas kune konfesi preskaŭ tutan la kristanan doktrinon ĉeestan en la Apostola kredo.

Biblio kaj tradicio redakti

Kvankam la problemo ne naskiĝis nur kun la protestanta Reformacio, okazis en tiu periodo ke la Eklezio en Okcidento dividiĝis pro tiu problemo “se la fonto kaj normo de la vera kaj korekta doktrino estas la biblia instruo kaj la pasinta kaj nuna Instruo de la Eklezio (la katolika pozicio) aŭ nur la Skribo (la pozicio de la reformaciuloj), kiuj ne negas la neceson de la ekleziaj formulaĵoj sed insistas sur la fakto ke la aŭtoritataton de tiuj formulaĵoj povas nur dependi kaj ne egali al tiuj bibliaj.

Tiu estas ankoraŭ problemo fora de komuna solvo, sed la konflikto inter la akcento metita sur la tradicio ĉe katolikismo kaj la akcento metita sur la skribita bibila teksto ĉe protestantismo ne plu dividas kiel antaŭe. Katolikismo nun estas pli influebla per la biblia teksto kaj protestantismo pli akceptema pri la valoro de la tradicio.

Aliaj aŭtoritatoj redakti

En la historio de la katolikaj kaj protestantaj tradicioj, okazis konstanta debato pri la kvanto en kiu la interpreto pri la Biblio kaj la doktrinaj formulaĵoj devas esti forĝita per la racio, la intuicio, la psikologia Konscienco, la sociaj kaj naturaj sciencoj, aŭ per la persona, politika, ekonomia kaj kultura sperto. La malsamoj pri kiel la kristana doktrino povas esti jen fidela al la Skribita Vorto jen al grava pro la saĝa "plurjarcenta" sperto de ĉiutempaj homoj, lokoj kaj diversaj situacioj, estis unu el la plej grandaj kaŭzoj de manko de doktrina konsento inter kristanoj.

La individuo kaj la Eklezio redakti

Kiu decidas kiu estas la "korekta" doktrino? La oficiala katolikismo kaj iuj formoj de protestantismo konfesas ke apartenas al la eklezio-institucio la rajton fiksi la ortodoksajn krederojn per siaj dogmoj kaj konfesiaj normoj. Tia pozicio ŝajnas preterlasi la liberon de la individua kristano; sed ŝajnas, kvankam apogiĝanta sur bibliaj tekstoj, igi la Eklezion kaj ne la Biblion la fina aŭtoritato.

Iuj protestantoj aliris al ekstreme kontraŭa pozicio kaj subtenas ke unuopa kristano havas rajton decidi por si mem kia estas la korekta doktrino aŭ apogiĝante sur la ekskluziva aŭtoritato de seriozaj interpretoj pri la Dia Vorto kune kun kritikaj konsideroj pri la eklezia tradicio. Kaj en la konservativa formo kaj en tiu liberala, tia pozicio igas decidaj la individuan preferon kaj opinion anstataŭ ol la Biblion aŭ la aŭtoritaton de la Eklezio.

Hodiaŭ tiu debato konservas preskaŭ la saman konsiston kaj disvastigon.

Malgraŭ, tamen, la malsamecoj inter kristanoj kaj iliaj malsamaj tradicioj, ekzistas pli da akordo ol tio kio aperas unuavide. Ĉiuj kristanoj rekonas ke la Biblio estas fundamentaj fonto kaj normo de la kristana doktrino kvankam malsamoj interpretaj.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Alvan Lamson, La dottrina della chiesa dei primi tre secoli, la vita e il pensiero dei padri anteniceni - Titolo originale: The Church of the first three centuries, Walker Wise & C., Boston 1860 - Azzurra 7 Editrice, Gardigiano di Scorzè, 2013 ISBN 978-88-88907-24-6
  • Gerd Theissen, La religione dei primi cristiani, Claudiana, Torino 2004, ISBN 88-7016-454-3

Notoj redakti

  1. La historio de la kristana Eklezio estas (interalie) historio de la doktrina interpreto flanke de predikantoj, instruistoj, koncilioj, ekzegezistoj ktp.
  2. Vidu: Kristologio.