Gustavo de Svedio

sveda princo kaj komponisto

Princo Gustavo, duko de Uplando (naskiĝis la 18-an de junio 1827 en palaco Haga, Solna, mortis 25-jara la 24-an de septembro 1852 en palaco Christiania, nuna urbo Oslo) estis princo de Svedio-Norvegio kaj komponisto. Li estis la dua filo de la sveda reĝo Oskaro la 1-a kaj lia edzino, la franca nobelino Joséphine de Beauharnais, kaj interalie estis membro de la universitato de Upsalo.

Gustavo de Svedio
princo de Svedio-Norvegio
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1827 (1827-06-18)
en palaco Haga, Solna
Morto 24-an de septembro 1852 (1852-09-24) (25-jaraĝa)
en palaco Christiania, nuna urbo Oslo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tifoida febro vd
Tombo Riddarholm-preĝejo, Stokholmo vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Dinastio Bernadotte vd
Patro Oskaro la 1-a vd
Patrino Josephine of Leuchtenberg vd
Gefratoj Eŭgenino de Svedio • Oskaro la 2-aKarolo la 15-a • Prince August, Duke of Dalarna • Hjalmar Högqvist • Max Högqvist vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kiel siaj fratoj Karolo kaj Oskaro, kiuj ambaŭ poste iĝis reĝoj, Gustavo ricevis bonan edukon, unue de privataj gvidinstruistoj kaj poste en la universitato de Upsalo. En 1846 li iĝis honora membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. Ekde 1850 li posedis kastelon Stjärnsund en la historia provinco Närke, kiun li renovigis.

Princo Gustavo ricevis la honoran titolon "kantisto-princo" ĉar li montris la plej grandan muzikan talenton de ĉiuj membroj de la dinastio Bernadotte. Li studis ĉe Adolf Fredrik Lindblad kaj iĝis bonega pianisto kaj kantisto. Proksimume 50 el liaj komponaĵoj, kiujn li publikigis sub la pseŭdonimo G****, pluvivis, inkluzive de marŝoj kaj artaj kantoj. Du el tiuj verkoj, Studentsången ('Studenta Kanto') kaj Vårsången ('Printempa Kanto'), plu ofte troveblas en la programoj de svedaj viraj korusoj. La kantoteksto de ambaŭ kantoj estis skribitaj fare de la poeto Herman Sätherberg. Precipe kiel studento en Upsalo, Gustavo laŭdire multe kantis kun siaj fratoj aŭ kun invititaj studentoj.