Probableca logiko estas maniero rezonadi kiu celas kombini la kapablon plibonigi la necertecon kiun havas la teorio de probableco kun la kapablo ekspluati la strukturon de la formala argumentado kiun havas la dedukta logiko. La rezulto estas formalismo pli riĉa kaj pli esprimpova kun ampleksa gamo de eblaj areoj de aplikado. La probableca logiko estas natura etendo de la vertabeloj de la tradicia logiko, sed diference, la rezultoj kiujn ĝi difinas estas derivataj de esprimoj de probableco. Unu de la problemoj kun la probablecaj logikoj estas ke ili tendencas multobligi la komputan kompleksecon de siaj probablecaj kaj logikaj komponantoj. Alia problemo estas la eblo de rezultoj kontraŭintuiciaj, kiel tiuj kiuj aperas en la subjektiva logiko bazita sur pruvaro kiu faras uzon de la teorio Dempster-Shafer. La neceso barakti kontraŭ ampleksa vario de kuntekstoj kaj problemoj rezultis en multaj diversaj proponoj.

Eblaj areoj de aplikado redakti