Projekto:Portalo pri spiritismo

Projekto: Portalo pri spiritismo estas Vikiprojekto por konstruado kaj redaktado de la portalo pri spiritismo. Ĝi celas esti ia gvidilo, helpilo kaj diskutejo por kontribuantoj de la portalo. Bonvolu komenci de la sekcio REKOMENDO. Se vi havas ideon, proponon por la Projekto, bonvolu prezenti ĝin en la diskutejo. Bonvenon kaj dankon por via kontribuo! Se vi bezonos helpon, deziros demandi pri io, bv. aldoni mesaĝon al la diskutpaĝo de la projekto aŭ kontakti la prizorganton de la portalo. Bonan redaktadon!

Ek!

Rekomendo redakti

💡 Kiuj deziras kunlabori, tiuj je kreo de nova artikoloaldono de informo bonvolu citi fonton, observi la kvin principojn de Vikipedio kaj ankaŭ la principojn de bona artikolo. Ni proponas ankaǔ legi la enhavon de ĉi tiu paĝo.

Kontribui redakti

  • Bonvolu klopodi por ke la verkaĵo atingu la minimuman nivelon de ĝermo de artikolo.
  • Bonvolu vikiigi la datojn en via artikolo per la jena ŝablono {{daton|30|septembro|2014}}. El ĝi ekestas 30-an de septembro 2014. Kiam ne necesos uzi akuzativon, sufiĉos forigi ĝin de la vorto "daton", kiu aperas en la ŝablono: {{dato|30|septembro|2014}}.
  • Bonvolu aldoni al la kreota artikolo la ŝablonon de la portalo pri spiritismo: {{Portalo|Spiritismo}}. El tio estiĝos:
 Portalo pri Spiritismo
Por krei novan artikolon sufiĉas i.a. entajpi titolon en la malsupran kadron kaj alklaki "Krei artikolon".


Pliaj informoj redakti


Verkindaj artikoloj redakti

Por ekverki la artikolojn de la malsupra listo, sufiĉas alklaki la ruĝan ligon, verki kaj konservi la paĝon. Proponu aliajn artikolojn aldonante ilin al la listo.


Diskutpaĝoj redakti

Kiam vi kreos diskutpaĝon de artikolo, projekto ktp, kiu rilatas al spiritismo, bv. aldoni la koncernan paĝon al la kategorio spiritismaj diskutpaĝoj. Sufiĉas aldoni al la kreota paĝo la jenan tekston: [[Kategorio:Spiritismaj diskutpaĝoj]]

Sekcioj de la portalo redakti

Artikolo de la monato redakti

La artikolo de la monato povas esti iu ajn artikolo, kiu troviĝas en la kategorio spiritismo, aǔ nova, ĵusverkita artikolo, kiun oni aldonos al tiu kategorio. Iu ajn persono povas redakti la portalon kaj ĝisdatigi la sekcion, se nur la aldonota artikolo observas la kvin principojn de Vikipedio. Bv. ne elekti ĝermon de artikolo por artikolo de la monato. Se vi dubas pri tio, ĉu iu artikolo estas elektinda, bv. starigi diskuton en la diskutpaĝo de la portalo, por ke aliaj personoj povu priopinii.


 
Ekzemplo: subskribo de Hippolyte Léon Denizard Rivail

Bildo de la monato redakti

Fonto de bildoj por la sekcio:

  • Kadre de la frata projekto Wikimedia Commons estas pluraj bildoj, kiuj povas aperi en la sekcio Bildo de la monato. Laǔeble ankaŭ aldonu priskribon aǔ klarig-vortojn pri la elektita bildo.

Persono de la monato redakti

Sekcio por biografia artikolo pri spiritistoj. Por tiu angulo de la portalo povas elektiĝi artikoloj el la kategorio spiritistoj aǔ nova, ĵusverkita biografia artikolo, kiun oni aldonos al tiu kategorio. Iu ajn persono povas redakti la portalon kaj ĝisdatigi la sekcion, se nur la aldonota biografio observas la kvin principojn de Vikipedio. Bv. ne elekti ĝermon de artikolo por persono de la monato. Se vi dubas pri tio, ĉu iu artikolo estas elektinda, bv. starigi diskuton en la diskutpaĝo de la portalo, por ke aliaj personoj povu priopinii.


Biografiaj artikoloj redakti

Se vi deziras krei biografian artikolon, ni rekomandas legi la Vikipedian gvidilon por biografioj.


Citaĵoj redakti

Sekcio por aldono de mallongaj eltiraĵoj el la spiritisma literaturo. Tekstojn oni eltiru el verkoj de fidindaj aŭtoroj. Se vi dubas pri tio, ĉu iu teksto estas aldoninda, ĉu ĝi estas enhave ĝusta, aldonu ĝin unue al la diskutpaĝo de la portalo, tiel ke aliaj personoj povu priopinii. Proponata fonto:


 
Bv. observi la principojn de Vikipedio!

Kunlaborado redakti

Tiu sekcio konsistas el rekomendo al kunlaborantoj, bazita sur la principoj de Vikipedio. Bonvolu ne redakti ĝian enhavon. Se vi havas proponon pri ĝi, bv. prezenti vian proponon en la diskutpaĝo de la portalo, antaŭ ol ŝanĝi la tekston de la sekcio.


Okazaĵoj redakti

Listo de portugallingvaj fontoj por la sekcio:


Eventoj redakti

Sekcio por estontaj okazaĵoj el la portalo mem kaj el la spiritisma movado: prelegoj, aranĝoj, kongresoj, kunvenoj, renkontoj ktp. Okazintaĵojn oni aldonu al la sekcio "Ĉu vi scias..." (Ekz. "Ĉu vi scias, ke en oktobro 2016 okazis la 8a Monda Spiritisma Kongreso?)


Ĉu vi scias... redakti

Angulo por interesaj faktoj, kuriozaĵoj, novaĵoj kaj okazintaĵoj pri spiritismo (ekz. pasintaj eventoj). Estontajn okazaĵojn oni bv. aldoni al la sekcio Eventoj.


Kategorioj redakti

En kelkaj portaloj ĉi tiu sekcio enhavas ĉiujn kategoriojn de la koncerna temo. En la portalo pri spiritismo aperas nur la ĉefaj kategorioj. Tamen aliaj povos aldoniĝi se estos necese.


Kolofono redakti

Se vi deziras demandi, proponi aǔ rimarkigi ion rilate la portalon aŭ la projekton mem, bonvolu kontakti la prizorganton de la portalo:


Mapo de la portalo redakti

Tiun parton (supre de la portala paĝo) oni redaktu nur en la okazo, kiam al la portalo aldoniĝis nova sekcio.


Statistikoj redakti

Tio estas ligo kun la statistika paĝo, per kiu oni povas informiĝi ekz. pri la nombro da vizitintoj de la portalo.

Vidu ankaŭ redakti