Pronaoso

En arkitekturo la pronaoso (antikva greka ὁ πρόναος ho prónaos «antaŭ la naoso»). La termino derivas de la latina pronàon, siavice derivita de la greka Πρòναος, kies laŭvorta signifo estas "metita antaŭ (pro) la templo (naós)". Tio estas, estas la arkitektura spaco situa antaŭ la naoso aŭ la cella de la templo, tipa elemento de la grekaj kaj romiaj temploj. Ĝi formas la vestiblon aŭ enirejon de tiu. Ĝi havas plej ofte la saman larĝon kiel la naoso kaj plilongiĝas laŭ la sama akso.

La fasado kaj pronaoso de la Hefisteion en Ateno.

Laŭ Francisko Azorín pronaoso estas Antaŭnavo, vestiblo, de la grekaj k. aliaj antikvaj temploj.[1] Li indikas etimologion el la greka pronaos, el pro + naos (antaŭa navo) kaj de tie la latina pronaos.[2]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 173.
  2. Azorín, samloke.