Naoso​ (en antikva greka, ναός, "templo" aŭ "diloĝejo" kaj en egipta per ur "granda loĝejo") estas la plej grava ĉambro de la temploj de la Antikva Egipto kaj de la Antikva Grekio, same kiel tiu de la preĝejoj de la prakristanismo, Bizanca Imperio kaj ortodoksismo.

Ekzemplo de naoso (en la centro) de la templo de Apolono de Figalio.

Laŭ Francisko Azorín naoso estas Centra navo de la grekaj k. romanaj temploj.[1] Li indikas etimologion el la greka naos (navo), el naiein (loĝi) kaj de tie la latina naos. Kaj li aldonas la terminon pronaoso, kiel antaŭnaoso.[2]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 148.
  2. Azorín, samloke.