Propagando per agado

specifa politika ago por katalizi revolucion
(Alidirektita el Propagando pro agado)

La "Propagando per agado", kiu devas esti ne konfuzita kun "Rekta agado", estas strategio de politika agado disvolvita de parto de anarkiismaj aktivuloj fine de la 19-a jarcento, en asocio kun skriba kaj parola propagando. Ĝi proklamas la "ribelan fakton" kiel "la plej efikan rimedon por propagandi" kaj celas eliri el "jura tereno", por pasi de "periodo de aserto" al "periodo de agado", de "permanenta ribelo", la "Nur maniero kondukanta al la Revolucio".

Per tiu nomigo de "Propagando per agado" oni konas strategion, kio postulis rektan kaj decideman agadon -eĉ perfortan- kontraŭ personoj aŭ institucioj farotan de kelkaj kuraĝaj homoj por ebligi revoluciajn ŝanĝojn kaj inspiri la agadon de la resto. Plej ofte tiu taktiko kongruas kun la idearo de anarkiismo en la finaj jardekoj de la 19a jarcento kaj komenco de la 20a. Ties popularigo disiĝis la revoluciajn movadojn en du flankoj: tiu porpaca kaj tiu, kiu ne dubis uzi perfortan agadon kontraŭ reprezentantojn de la burĝa sistemo: reĝoj, registoj, policanoj, entreprenistoj, ktp.

Ekzemploj redakti

En kelkaj landoj kaj eŭropaj -kiel Rusio, Francio, Hispanio- aŭ amerikaj -Usono- tiu agado gravege influis la enlandan politikon. Kelkaj rusaj caroj suferis tiun agadon. Usonaj prezidantoj same. La Unua Mondmilito profitis ekskuzon ke oni atencis kontraŭ aŭstria herdonto por komenci. Ankaŭ de tiam oni popularigis la kvazaŭ humuran bildon de la maskita anarkiisto kun bombo sub mantelo.

Vidu ankaŭ redakti