Prosceno en modernaj teatroj estas la zono de la scenejo pli proksima al la publiko, kaj en klasikaj teatroj de la antikveco, kaj grekaj kaj romiaj, estis la zono aŭ muro situa inter la scenejo (kie ludis la aktoroj) kaj la Orkestrejo (loko kie situis ĥoro, dancantoj kaj muzikistoj), kreante are specon de ŝtuparo descendanta al la publiko.[1]

Scenejo kun evidenta prosceno.

Laŭ Francisko Azorín Prosceno estas Parto de la teatro inter la scena kurteno aŭ kolonaro k. la orkestro. Antaŭscenejo.[2] Li indikas etimologion el la greka proskenion, el pro + skene (antaŭ sceno) kaj de tie la latina proscenium.[3]

Notoj redakti

  1. Diccionario Enciclopédico Abreviado. Espasa-Calpe, Madrid 1957; tomo VI, p. 799
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 174.
  3. Azorín, samloke.