Prospereco (Ĉamartino)

Prospereco, en hispana origine ProsperidadLa Prosperidad, estas kvartalo de la distrikto Ĉamartino, situanta sur la zono nordokcidente de la urbo Madrido, kaj lima kun la distrikto Salamanko. Ĝi situantas inter la strato Príncipe de Vergara, la Avenuo de Ameriko, la M-30 kaj la strato Sánchez Pacheco, kaj estas trapasata de la strato López de Hoyos, kiu estas unu el la stratoj plej longaj el la urbo kaj elstara pro ties granda komerca aktiveco.

Prospereco
administra kvartalo de Madrido
Administrado
Demografio
Loĝantaro 36 819  (2020) [+]
Loĝdenso 35 291 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 3° 40′ U (mapo)40.445-3.67Koordinatoj: 40° 27′ N, 3° 40′ U (mapo) [+]
Areo 1,043284 km² (10 4.3 284 ha) [+]
Prospereco (Madrido)
Prospereco (Madrido)
DEC
Prospereco
Prospereco
Situo de Prospereco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Prosperidad neighborhood, Madrid [+]
vdr

Historio redakti

La historio de la kvartaloj Prospereco kaj Urbo Ĝardeno troviĝas ligataj, ĉar temas historie pri la sama urba kerno de Ĉamartino de la Rozo.

Deveno redakti

La unuaj indicoj ĉirkaŭ tiu kvartalo datas de fino de la 19a jarcento, post esti konstruita la Urbo Ĝardeno, per kiu Ebenezer Howard klopodas sintezi ĉiujn la proponojn de la utopiaj socialistoj. Temas pri urbo sen vera urba centro, de malgrandaj kaj unufamiliaj domoj, kiu integras abundajn ĝardenajn zonojn, pensata por la laborista klaso, por sentigi ĝin kiel posedantoj kaj por ke ili vivu en sana medio. Oni konstruis multajn urbojn laŭ tiuj planoj, sed la modelo estis tiom for el kio estis reale la industriaj urboj kiuj rezultis malgrandaj vilaĝoj, aŭ formanĝitaj el la grandaj urboj.

La unua konstruaĵo konata de tiu kvartalo, estas La Urbo Ĝardeno de Luis Larrainza, elstara arkitekto de la 19a jarcento. Tiu Urbo Ĝardeno estos konata poste kiel Prospereco, ironie pro la famo de la kvartalaĉoj de fidomoj kaj malriĉo kiuj ĉirkaŭis ĝin. Kio estis revo de socialisma ideala urbo ideita de Ebenezer, finiĝis belkerno for de kio estas nune la urbo Madrido ĉirkaŭata de kernoj de malriĉo kaj senalfabetismo.

Reĝado de Alfonso la 13-a redakti

Dum la reĝado de Alfonso la 13-a la situacio ne ŝanĝis kaj menciindas nur grava fluo de interna enmigrado kiun ricevas la zono. Rimarkindas misfamigo de la kvartalo kaj ties anoj, nerekomendindaj. Tiele ĝi estas aludita kiel fikvartalo kaj prostitutejo en la verkoj de la humuristo kaj verkisto Enrique Jardiel Poncela.

Tiam La Prosperidad havis famon esti kvartalo de maldekstruloj, kun malmulta pezo de la PSOE aŭ de la komunistoj, dum la anarkistoj kaj la membroj de la CNT elstaras kiel ĉefa politika forto.

Primo de Rivera redakti

La nova diktatoro Miguel Primo de Rivera el 1923 klopodis remodeli la kvartalon por krei unu por laboristoj, ordigita kaj laŭ la planoj de la utopiaj socialistoj por kontentigi la tiamajn loĝantojn, Tiele oni pluas la projekton de Urbo Ĝardeno laŭ la ĉirkaŭo de la strato Alfonso la 13-a, tiam kreita kaj de Urbo Ĝardeno Primo de Rivera, lima kun La Prosperidad.

Oni helpis la industrian agadon, permesante la instaladon de nombraj fabrikoj por ke ili ekrekonstruu la zonon. Por tio oni konstruis malkostajn loĝejojn kie nun estas la strato López de Hoyos, kaj kie estis granda kvanto de corrala, aŭ tipaj madridaj amasloĝejoj kun eksteraj koridoroj ĉirkaŭ interna komuna korto.

Demografio redakti

El 1998 kiam estis en la kvartalo 36.835 loĝantoj la populacio malrapide kreskis sed konstante ĝis ekzemple la 38.005 loĝantoj de 2007.

Servoj redakti

Transportoj redakti

Metroo de Madrido: estas la jenaj stacioj:

  • Avenida de América, komuna al la kvartaloj Prospereco kaj Gindalero.
  • Prosperidad, komuna al la kvartaloj Prospereco kaj Urbo Ĝardeno.
  • Alfonso XIII, komuna al la kvartaloj Prospereco kaj Urbo Ĝardeno.
  • Aŭtobusoj de la Municipa Entrepreno de Transportoj de Madrido (EMT) nome linioj 1, 9, 40, 43, 72, 73, 114, 115, 122, 200, 204, N2 kaj N4.

Lernejoj redakti

Por la lernantaro kvartala, sed kelkaj for de la kvaratalo.

Lernejo Tipo Adreso Notoj
Colegio Corazón Inmaculado Privata López de Hoyos, 59 Urbo Ĝardeno
Colegio Fundación Santamarca Privata Marcenado, 50 Urbo Ĝardeno
Colegio Luis Bello Publika Luis Cabrera, 66.
Colegio Claret Privata Corazón de María, 1
Colegio Guzmán El Bueno Privata Eugenio Salazar, 15 Urbo Ĝardeno
Colegio Pintor Rosales Publika Príncipe de Vergara, 141 El Viso
Colegio Nicolás Salmerón Publika Pradillo, 2 Urbo Ĝardeno
Colegio Padre Poveda Publika Avenida Alfonso XIII, 23 Urbo Ĝardeno

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti