Protelo (Proteles cristata) estas genro de afrika mamulo parenca al la hieno, kiu fosas kaŝejojn en la tero (aŭ tre ofte okupas la jam fositajn nestojn de orikteropoj). Tiel ĝia originala nomo aardwolf en la afrikansa/nederlanda lingvo signifas ter-lupo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Protelo
Protelo
Protelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Hienedoj Hyaenidae
Genro: Protelo Proteles
Proteles cristata
Sparrman 1783
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)[1]
Vivregiono de Proteles cristata
Vivregiono de Proteles cristata
Vivregiono de Proteles cristata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kvankam membro de la hienedoj, la protelo estas multe malpli feroca, malpli fortika, kaj malpli granda ol la tipaj hienoj. Ĝi povas manĝi malgrandajn mamulojn aŭ birdojn, sed preferas insektojn, ĉefe termitojn, ne predaĵojn aŭ kadavrojn kiel siaj kuzaj hienedoj. Matura protelo tipe longas 55–80 cm (sen enkalkuli la 20–30 cm da vosto) kaj altas 45–50 cm ĉe la ŝultroj. Pro la sinkaŝemo kaj ĉefe dumnokta aktiveco, la protelo ne estas multe esplorita. Ili vivas dise, unuope, kvankam kelkfoje pluraj patrinoj dividas komunan neston (kaj laŭraporte suĉigas ankaŭ la idojn de la samnestaninoj).

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Hyaena Specialist Group (1996). Proteles cristata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 novembro 2010.