La hienedoj (Hyaenidae) estas familio de mamuloj karnomanĝaj devenantaj el Afriko kaj Azio. Oni ofte uzas la nomon hieno por la tuta familio, kvankam proprasence tiu nomo estas pli uzata por la ĉefa genro de la familio. Kvankam la hienoj estas similaj unuavide al hundoj de plia grandeco, atingantaj ĝis 90 kg de pezo, ili estas nur malproksime rilataj al la kanisedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hienoj

Biologia klasado
Regno: Bestoj
Filumo: Ĥorduloj
Subfilumo: Vertebruloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Karnomanĝuloj
Subordo: Feliformia
Familio: Hyaenidae
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Strihieno

Genroj kaj specioj redakti

La familio Hyaenidae havas tri genroj kaj kvar specioj:[1]

Priskribo redakti

Ĉefaj trajtoj redakti

Hienoj havas dentaron pli simila al tiu de kanisedoj ol al tiu de ŝajne pli similaj hundoj. La mordoforto estas la plej pova inter ĉiuj surteraj mamuloj. Maĉ-dentoj kaj antaŭmaĉ-dentoj kapablas tranĉegi kaj disŝiregi haŭton, viandon, tendenojn kaj eĉ mueli ostojn.[4]

Hienoj havas tre akran vidkapablon, eksterordinaran flarsenton kaj povegan aŭdkapablon, kiu havigas al ili informon pri eventualaj predoj aŭ malamikoj, eĉ antaŭ vidi ilin.[4]

La digesta sistemo kapablas solvi kaj digesti ĉian manĝon, eĉ tiujn kiuj malsanigus aliajn karnovorulojn. Granda kvanto de acidoj solvas eĉ ostojn kiujn ili manĝas post la elprenitan viandon.[4]

Ili havas fortajn krurojn, kiuj povas kuregi longajn distancojn dum horoj. Por atako aŭ fuĝo ili povas atingi rapidojn de 50 km/h.[4]

Konduto redakti

Spite la famon de kadavromanĝantoj, fakte hienoj estas pli karnovoruloj. Eĉ plej ofte ili ĉasas predojn kaj estas leonoj (kiam venas are aŭ maskloj), kiuj forprenas la predojn el hienoj, kaj ne inverse. Pli ol 80 % el ties manĝo estas predita kaj ne kadavro. La efika rezulto derivas el organizitaj sociaj rilatoj kaj taskodivido de ĉasado, idozorgado kaj kontrolado de la teritorio, ĉefe pro patrineco.[4]

Ja estas inoj kiuj hegemonias, ili estas pli grandaj ol maskloj kaj pli povaj. Estas ili kiuj decidas kiam, kiel kaj kun kiu pariĝas. Dum ĉe aliaj specoj, estas la masklo kiu decidas la pariĝadon, estas hieninoj kiuj decidas pri tio. Eĉ kiam ili estas perfortitaj de maskloj, ili kapablas forpeli la nedeziratan spermon. Je pli alta nivelo, estas ĉefa ino, nome ino alfa kiu estras, same kiel en aliaj specoj, kiaj lupoj ekzemple, estas la masklo alfa.[4] Alia partikulareca trajto de inoj estas seksaj organoj eksteraj, tio estas masklecaj, nome ian duon-peniso, fakte funkcia klitoro. Ili naskas unu aŭ du idojn post gravedo de 110 tagoj.[4]

La membroj de aroj de makulhienoj, kiuj povas esti ĝis 80, komunikiĝas per komplika sistemo de odoroj kaj sonoj, inter kiuj estas la fama rido, kiu fakte estas ĉefe protesta aŭ frustracia voĉo.[4]

Hienoj kaj homoj redakti

Hienoj estas timataj bestoj en Afriko. Superstiĉo faras ilin aliancano de sorĉistoj kaj magikuracistoj por okazigi timon kaj respekton inter ties klientoj.[4] Ĉiukaze ĝenerale la fia aspekto de hienoj igas ilin malamindajn bestojn por homoj.[4]

Evoluo redakti

Prahienoj aperis antaŭ 26 milionoj da jaroj. Temis pri malgrandaj kaj arboloĝantaj bestoj kiuj ekevoluis kaj jam antaŭ kvin milionoj da jaroj ili estis similaj al tiuj nunaj, sed multe pli grandaj.

Referencoj redakti

  1. Wilson, D. E. & Reeder, D. M. (editorado). 2005. Mammal Species of the World. A Taxonomic and Geographic Reference (tria eldono).. Arkivita el la originalo je 2010-06-03. Alirita 2010-05-15.
  2. Angolaj mopanearoj, Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj
  3. Angolaj mopanearoj, Etoŝa-salebenaĵaj halofitaroj, Kaoko-Dezerto
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 Fernando González Sitges, La hiena, el animal maldito, XLSemanal, Madrido, nº 1374, 23a de februaro al 1a de marto 2014, paĝoj 50-55.

Bibliografio redakti

  • Mikita Brottman, Hyena, Animal Series, Reaktion Books, 2012.
  • Hugo van Lawick kaj Jane Goodall, Innocent killers: a fascinating journey thorugh the worlds od the hyena, the jackal and the wild dog, Houghton Mifflin Co., 1971.

Eksteraj ligiloj redakti