Protesilao (helene Πρωτεσίλαος, latine Protesilaus) estis en la helena mitologio filo de la filaka reĝo Ifikleso.

Protesilao
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Mortokialo mortis en batalo
Mortigita de Aĥato
Patro Iphiclus
Patrino Diomedea
Edzo/Edzino Laodamia • Polydora
vdr

Pri konkero de famo li penis fronte de ŝiparo pri 40 militŝipoj. Li estis la unua falinto en la Troja milito. Delonga orakolo diris, ke la unua viro, kiu per piedo tuŝos trojan bordon, mortos. Protesilao akre sekvis kiu la unua eniros kaj estis preta sursalti bordon tuj post li. Post pli longa hezitado kiel la unua saltis itaka reĝo Odiseo. Sed tiu saĝe ĵetis sur la bordon sian militŝildon kaj saltis sur ĝin. Protesilao senhezite saltis kiel la dua, sed liaj piedoj tuŝis la bordon. En tiu momento la orakolo plenumiĝis kaj li mortis trafita per malamika ĵetlanco.

Lia edzino Laodamia pro morto de sia edzo tre suferis, tiel forte, ke ŝi kreigis (aŭ mem kreis) lian statuon. Senespere petis la plej altan dion Zeŭson, ke li la edzon redonos al ŝi. Zeŭso kompatis ŝin kaj por tri horoj vivigis lin. Protesilao petis la edzinon, ke ŝi foriru kun li en submondan regnon. Kaj fakte, kiam forpasis la destinitaj tri horoj, Laodamia pro bedaŭro trapikis sin per ponardo.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Prótesiláos en la ĉeĥa Vikipedio.