Laodamia

apartigilo

Laodamia (helene Λαοδάμεια, latine Laodamia) estas en la helena mitologio nomo de minimume tri virinaj personoj.

Laodamia - edzino de Tjesto redakti

Aperis en kruelaj Mikenaj eventoj, kiuj daŭris dum kelkaj generacioj. Per sia krueleco estis famoza aparte la reĝo Pelopso, daŭrigis ilin liaj filoj Atreo kaj Tjesto. Ĝuste Tjesta edzino fariĝis tiu ĉi Laodamia.

Familiara malamo okazigis, ke ambaŭ fratoj efektivigis venĝon pere de filoj de tiu alia tiel, ke siaj nevoj edukis kiel siaj propraj filoj kaj misuzis ilin kiel murdistoj de siaj patroj. Murdo de Atreo pere de sia filo ne sukcesis. Male Atreo elpensis kruelan venĝon: ŝajnige invitis sian fraton en Mikenon kaj en festeno prezentis al li viandon de mortigitaj Tjestaj filoj. Ŝokita Tjesto trovis en eksterlando Atrean filon Aigiston, pretigis lin por reveno hejmen kaj murdo de la patro. La murdo estis plenumita kaj sanga historio de la familiaro finita.

Laodamia - edzino de Protesilao redakti

Protesilao estis laŭ mitoj la unua el Grekoj, kiu surpaŝis sur Trojan bordon kaj laŭ delonga orakolo estis ankaŭ kiel la unua en la Troja milito mortigita. Laodamia pro funebro pri morto de sia edzo kreis lian statuon kaj paroladis al ĝi. Dioj kun la vidvino samsentis kaj pro ilia ordono la dio Hermeso venigis la mortinton el la submondo. Sed kiam Laodamia devis adiaŭi lin duafoje, pro funebro memmortigis sin.


Laodamia - filino de Belerofono redakti

Pri tiu ĉi Laodamia oni scias el mitoj, ke estis filino de la heroo Belerofono.Ŝi fariĝis amantino de la plej alta dio Zeŭso kaj naskis al li filon Sarpedonon, kiu pli poste fariĝis heroo de la Troja milito kiel ligano de Trojo kaj batalis fronte de armeo de Likianoj.


Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Láodemeia en la ĉeĥa Vikipedio.