Provinco 6-a de Oktobro
La Provinco 6-a de Oktobro, ankaŭ literumata as-Sadis min Uktubar (arabe محافظة السادس من أكتوبر, latinliterigo Muḥāfaẓat as-Sādis min Uktūbar, en la masra lingvo aŭ egipta araba es-Sādis min Oktōbar) estas provinco (respektive gubernio) de Egiptio. Ĝi situas okcidente de la provinco Gizo en la Okcidenta Dezerto de Egiptio, do estas parto de la dezerto Saharo. La provinco ekzistas ekde la 18-a de aprilo 2008 laŭ decido de la ŝtata prezidanto.
provinco 6-a de Oktobro /as-Sadis min Uktubar محافظة السادس من أكتوبر
| |
---|---|
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Urbo 6-a de Oktobro |
Krom al la provinco Gizo, la provinco limas okcidente je la provincoj Fajum kaj Beni Suef kaj Minja, sude je la provinco Nova Valo, nordokcidente je la provincoj Matruh kaj Buhajra, kaj norde krome je la provinco Minufija.
Administra centro de la areo estas la samnoma Urbo 6-a de Oktobro, nomata memore je la Milito de Jom Kippur de 1973. Krome al la teritorio apartenas inter alie la baseno Baharija kaj la uedo Natrun.
Aleksandrio (al-Iskandarija) • Asjut • Asuano • Beni Suef (Bani Suŭaif) • Buhajra (al-Buhaira) • Dakahlija (ad-Dakahlija) • Dumjat • Fajum (al-Fajum) • Garbija (al-Gharbija) • Gizo (al-Ĝiza) • Helŭan • Ismailija (al-Ismaʿilija) • Kafr aŝ-Ŝejĥ • Kairo (al-Kahira) • Kaljubija (al-Kaljubija) • Kina • Luksoro (al-Uksur) • Matruh • Minja (al-Minja) • Minufija (al-Minufija) • Norda Sinajo (Ŝimal Sina) • Nova Valo (Al-Ŭadi al-ĝadid) • Port Said (Bur Saʿid) • Ruĝa Maro (al-Bahr al-ahmar) • Saŭhaĝ • 6-a de Oktobro (As-Sadis min Uktubar) • Suda Sinajo (Ĝanub Sina) • Suezo (as-Suŭais) • Ŝarkija (aŝ-Ŝarkija)