Provinco Buĥaro

La provinco Buĥaroregiono Buĥaro (uzbeke Buxoro viloyati / Бухоро вилояти) estas provinco (viloyat) de Uzbekio situanta en la sudokcidento de la lando. La dezerto Kizilkumo okupas gravan parton de la teritorio. Ĝi havas limojn kun Turkmenio, kun la provincoj Navojo, Kaŝkadaro, iom de la provinco Ĥorezmo, kaj de Karakalpakio. Ĝi kovras areon de 40 300 km². La loĝantaro estas kalkulata je 1 525 900, kun 71 % loĝantaj en la kamparo. Buĥaro estas dividata en 11 administraj distriktoj. La ĉefurbo estas Buĥaro (ĉ. 241 300 loĝantoj). Aliaj gravaj urboj estas Alato, Karakulo, Galasijo, Gazli, Giĵduvano, Kagano, Romitano, Ŝafirkano kaj Vabkento[1].

Provinco Buĥaro
Provinco

LandoUzbekio

Supermara alteco206 m [+]
ĈefurboBuĥaro
- koordinatoj40° N, 64° O (mapo)40.16666666666763.666666666667Koordinatoj: 40° N, 64° O (mapo)
Areo39 400 km² (3 940 000 ha) [+]

Loĝantaro1 543 900 [+] (2009)
Denseco39,19 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+05:00 [+]
ISO 3166-2UZ-BU

Provinco Buĥaro (Tero)


Provinco Buĥaro

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bukhara Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo sur la mapo de Uzbekio

ReferencojRedakti