Provinco Sassari

provinco de Sardio kaj de Italio

La provinco Sassari estas provinco en Sardio, regiono de Italio, kun preskaŭ kvincent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Sassari, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Sardio. En 2021 la provinco renomiĝas al nova titolo metropola urbo Sassari kaj fakte duoniĝis: la nova metropola urbo Sassari estas la okcidenta parto, kaj en la orienta parto stariĝis je tiu nomo nova provinco nordorienta Sardio, kiu tamen pli-malpli estas la daŭrigo de antaŭa provinco Olbia-Tempio (2001-2016).

Provinco Sassari
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2: SS
Areo: 7 692 km² (2018)
Ĉefurbo: Sassari
Loĝantaro: 491 884 (2018)
Loĝdenso: 63,95 loĝ./km² (2018)
Kvanto de komunumoj: 92 (2018)
Poŝtkodo: 07100 (Sassari), 07010-07041, 07043-07049, 07051-07052 (2018)
Kodo laŭ ISTAT: 090 (2018)
Telefona prefikso: 0784, 0789, 079 (2018)
Retpaĝo: http://www.provincia.sassari.it/
Mapo
Mapo
vdr

La provinco Sassari samlimis la Sardan Maron de la Mediteraneo norde kaj okcidente, kaj sude inter 2016 kaj 2021 nur limis al la provinco Oristano kaj la provinco Nuoro, antaŭ 2016 ankoraŭ oriente havis limon al la tiutempa provinco Olbia-Tempio.

Geografio redakti

Al la provinca teritorio apartenas ankaŭ la insulo Asinara, la lago Cuga, la lago Bidighinzu kaj la okcidenta parto de la lago Coghinas en Santa Maria Coghinas.

Ĉefaj urboj redakti

Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej da loĝantoj.

1 Sassari [sasari] 128 700 loĝ.
2 Alghero [algero] 42 300 loĝ.
3 Porto Torres [porto tores] 21 900 loĝ.
4 Sorso [sorso] 14 500 loĝ.
5 Ozieri [ocieri] 11 100 loĝ.

Bildgalerio redakti

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Sardio

   

CA Kaljaro - NU Nuoro - OR Oristano - SS Sassari - SU Sud-Sardio