Plilongigita kvadrata turnodukupolo
En geometrio, la plilongigita kvadrata turnodukupolo estas unu el la solidoj de Johnson (J37). Kiel la nomo sugestas, ĝi povas esti konstruita per plilongigo de kvadrata turnodukupolo (J29) per enigo de oklatera prismo inter ĝiaj du duonoj. La rezultanta solido estas loke vertico-regula - la ordigo de la kvar edroj ĉirkaŭ ĉiu vertico estas la sama por ĉiuj verticoj; laŭ ĉi tiu propraĵo la plurlatero estas unika inter la Solidoj de Johnson. Tamen, ĝi ne estas vere vertico-transitiva, kaj sekve ne estas unu el la arĥimedaj solidoj, ĉar estas duoj de verticoj tiaj ke ne ekzistas izometrio de la solido kiu mapas unu verticon en la alian, samtempe mapante la tutan solidon en sin.
Plilongigita kvadrata turnodukupolo | |
Speco | Solido de Johnson |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 48 |
Listo de verticoj | 24 de 3.43 |
Edroj detale | 8 trianguloj 18 kvadratoj |
Geometria simetria grupo | D4d |
Propraĵoj | konveksa, singulara vertica figuro |
Rombokub-okedro |
Pseŭdo-rombokub-okedro |
La solido povas esti konsiderata ankaŭ kiel la rezulto de tordo de unu el la kvadrato kupoloj (J4) de rombokub-okedro (unu el la arĥimedaj solidoj) je 45 gradoj. Ĝia simileco al la rombokub-okedro donas al ĝi la alternativan nomon pseŭdo-rombokub-okedro.