La pseŭdolariko (latine Pseudolarix) estas monotipa genro de konifero en la familio Pinacoj. La unusola specio, Pseudolarix amabilis, estas komune konata kiel ora lariko, kvankam ĝi ne estas vera lariko (Larix), kaj tiele ankaŭ falsa lariko pli proksime rilata al Keteleeria, Abies kaj Cedrus. Ĝi estas indiĝena planto de orienta Ĉinio, kun teritorioj en malgrandaj areoj en montoj de suda Anhujo, Ĝeĝjango, Fuĝjano, Ĝjangŝio, Hunano, Hubejo kaj orienta Siĉuano, je altoj de 100-1500 m. Tiu falsa lariko estas foje konata laŭ malnova scienca nomo Pseudolarix kaempferi, sed tio povas okazigi konfuzon kun Larix kaempferi, nome la Japana lariko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Falsa lariko
Pseudolarix amabilis
Pseudolarix amabilis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: pseŭdolariko Pseudolarix
Gordon
Specio: Pseudolarix amabilis
(J.Nelson) Rehder
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustración