Puŝ-stango
Puŝ-stango (angle: pushbar aŭ bullbar ) estas frontŝirmilo muntita sur la antaŭa parto de aŭto aŭ simila veturilo, por preventi damaĝon dum kolizioj. Tio povas esti hazardaj kolizioj kun bestoj, kiel ankaŭ intencaj kolizioj fare de policaj veturiloj. Puŝ-stangoj multe varias en grandeco kaj formo. Tradicie ili estas faritaj el velditaj ŝtalaj aŭ aluminiaj tuboj, sed ankaŭ ekzistas gisitaj variantoj el plasto.