Publika observatorio

observatorio dediĉita al la eduko

Publika observatorio estas astronomia observatorio ĉefe dediĉita al la publika eduko. Ĝi estas ofte subtenita de municipo, lernejo aŭ astronomia societo.

La ĉefa celo de publikaj observatorioj estas proponi vastajn programojn por publika popularigo kaj eduko pri astronomio. Dua celo pova esti sidejo por lokaj amatoraj astronomoj aŭ gastigi turistojn interesitaj pri astronomio. Krom kutima observatoria instrumentaro (teleskopojrefraktoroj, kupoloj, komputiloj...), la publikaj observatorioj estas ekipitaj per edukaj instrumentoj : ĉielaj atlasoj, astronomiaj horloĝoj, planetarioj kaj lokoj por lekcio.

Kelkaj el tiuj observatorioj partoprenas al specialaj programoj de esploro, ekzemple pri meteoroj, asteroidoj, variantaj steloj... Tamen, ili malofte taŭgas por la pinta scienca esploro pro jenaj kialoj :

  1. La publikaj observatorioj sin turnas al eduko prefere ol al esploro, kaj traktas pri pli bazaj astronomiaj nocioj,
  2. Ili favoras pli robustajn instrumentojn, kiujn povas uzi needukitaj vizitantoj,
  3. Establitaj proksime de enloĝataj lokoj, ili suferas luman poluon,
  4. Iliaj monrimedoj estas modestaj.