Pubio

(Alidirektita el Pubo)

Pubio (latine os pubis) laŭ PIV estas la antaŭa parto de la koksosto de homoj. Ĝi estas parto de la pelvo, la korpa areo inter ventro kaj kruroj. Ĉe homoj estas du koksostoj, kaj do ankaŭ du, pli-malpli simetriaj, pubioj. En la antaŭa parto ambaŭ koksostoj, respektive ĉe junaj homoj ties antaŭaj partoj, la pubioj, interligiĝas per kartilaga ligo, la pubia simfizo (latine symphysis pubica). Ĉe la vertebrulaj bestoj la ligo inter ambaŭ koksostoj situas sube kaj inkluzivas ilion kaj iskion (symphysis pelvina).

Pubio
Pubio de la homa pelvo ĉe viro. Gray's Anatomy, 1918
Pubio de la homa pelvo ĉe viro. Gray's Anatomy, 1918
Pubio de la homa pelvo ĉe viro. Gray's Anatomy, 1918
klaso de anatomia ento
latine os pubis
de Gray subject #57 236
vdr

La ambaŭflanke tri ostoj de la koksosto de homo nur kunfandiĝas ĉirkaŭ la 15-a vivojaro. Antaŭe, dum la infanaĝo la du pubioj estas memstaraj ostoj.

Laŭ ginekologio, en la kazo de iuj malfacilaj akuŝoj eblas flanke tranĉi la pubion. Tiu operacio nomiĝas pubiotomio.

Vidu ankaŭ redakti